Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 janvier 2013 5 18 /01 /janvier /2013 20:47

Romaoj.jpg 18/01/2013

Ludmila Lopato kantas :  

Pluraj prokuroroj de Bukareŝto komencis enketon post propono en blogo de ekstrem-dekstra grupo de Timisoara. Tiu blogo ofertas 300 leoj-n (70 eŭroj) al romaaj virinoj kiam ili povas demonstri, dank’al medicina atesto, ke ili estas steriligitaj.  

http://eo.wikipedia.org/wiki/Rumana_leo

http://gulfnews.com/news/world/other-world/romanian-probe-on-call-to-sterilise-roma-women-1.1131250

La prokurejo de Timisoara lanĉis enketon.

La anonco aperis lastan semajnon en la blogo NAT88, ekstrem-dekstra grupeto je ĉirkaŭ tridek membroj. De tiam, la demando estis vaste elvokita en la rumana gazetaro. Courrier des Balkans raportas tiun anoncon : http://balkans.courriers.info/article21563.html

« Ni ofertas rekompencon je 300 leoj, al la Ciganoj el la regiono kiu povas pruvi ke ili estas libervole steriligitaj ».

Tiu rasista alvoko estis tuj kondamnita de tri asocioj pri homaj rajtoj : la Ne-Registara Organizaĵo Romani Criss, la Instituto Elie Wiesel por esploro pri Holokaŭsto kaj la Centro kontraŭ antisemitismo. Tiuj tri organizaĵoj petis de pluraj prokuroroj ke ili komencu enketon. Ili denuncas la reintensiĝon de la ekstremisma fenomeno nekunigebla kun la fundamentaj moralaj valoroj kiuj konstruas demokratian socion ». « Steriligi virinojn apartenantajn al sama etna grupo estas grava atako kontraŭ tiu grupo kaj kontraŭ la socio ĝenerale, kia ajn estu la maniero promocii ĝin ». La prokurejo de Timisoara aŭskultis viron 36-jaran kaj provas identigi la aliajn membrojn de la grupo.

En Rumanio loĝas la plej grava romaa komunumo en Eŭropo. Ili estas en tiu lando 620.000 Ciganoj laŭ la lasta popolnombrado, sed du milionoj laŭ la estroj de la komunumo. Plejparte el ili estas viktimoj de diskriminacioj en la kampoj de dungado kaj sano.  

http://www.express.be/joker/fr/world/un-groupe-dextreme-droite-roumain-offre-70-euros-aux-femmes-rroms-en-echange-dune-preuve-de-sterilisation-volontaire/184637.htm

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }