21/01/2012
Leĝpropono de polinezia senatano estis pridikutata ĉi-merkrede por pli serioze priatenti la konsekvencojn de la nukleaj eksplodeksperimentoj al la medio.
Antaŭ dekses jaroj, la 27an de januaro 1996, le lasta nuklea eksplodeksperimento tremegigis la akvojn de l’atolo de Fangataufa, en franca Polinezio. Nukleaj testoj pri franca armilaro disverŝis dozojn de radioaktiveco potenciale nocajn por la homa sano kaj la medio dum tridek jaroj.
« La subteraj eksplodoj enfermis la radioaktivecon en kavoj, klarigas Patrice Bouveret, direktoro de armilobservejo, origine de laboroj en Francio pri la konsekvencoj de la nukleaj eksplodeksperimentoj. Se tiuj kavoj disfalegus, la radioaktiveco estus ellasita en la oceanon kaj infektus la nutraĵĉenon, nome la fiŝojn. » La risko de disfalego de l’atolo de Mururoa estas grava por la Polinezianoj.
http://www.20minutes.fr/article/861444/essais-nucleaires-mururoa-font-vagues-senat