22/03/2013 - Laboristoj komencis 72-horan strikon en la minejo de Somina, ekspluatita de China National Nuclear Corporation Uranium (Sino-U) norde de Niĝero. Ili postulas decajn salajrojn kaj pagon de siaj gratifikoj.
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/680-laboristoj-strikas-en-ina-minejo
Laŭ Boubacar Mamane, porparolanto de la niĝera sindikato Syntramines (Nacia sindikato de la minlaboristoj en Niĝero), 680 laboristoj decidis labor-interrompon ĉe la minejo de Somina, ekspluatita de China National Nuclear Corporation Uranium (Sino-U) norde de Niĝero. La striko daŭros tri tagojn, sed povus plivastiĝi en la okazo, se la ministaj postuloj ne estos kontentigitaj.
http://en.wikipedia.org/wiki/China_Nuclear_International_Uranium_Corporation
« La estraro rifuzis pagi niajn gratifikojn kaj produktajn kromsalajrojn, malgraŭ ke ĝi promesis fari tion pasintan jaron. Se neniu estas farita, ni lanĉos senliman strikon. », deklaris S° Mamane. Sino-U kaj ties partneroj posedas plimultan partoprenon en la kapitalo de la minejo de Somina, kiu produktas po 700 tunojn jare. Plene funkcianta de 2011, ĝi devas akceli sian produkton po 2.500 tunojn jare antaŭ la fino de 2015.
Ĉu celo atingebla ?
Niĝero estas la ĉefa urania liveranto de la franca nuklea industrio kun jarprodukto de ĉirkaŭ 4.000 tunoj da uranio en la minejoj ekspluatataj de la franca giganta firmao Areva.
La minejo de Imuraren ŝajne duobligos siajn ciferojn kun produkto de po 5.000 tunoj jare. Sed, inter la sekurecaj problemoj en Sahelo kaj la malakordoj inter Areva kaj la Niĝera registaro, ŝajnas ke tiu celo ne estos atingebla.
http://economie.jeuneafrique.com/index.php?option=com_content&view=article&id=16120