Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 avril 2013 6 06 /04 /avril /2013 21:20

italio.jpg 06/04/2013

Sesdekjaraĝa paro memmortigis sin en Italio pro la ekonomiaj malfacilaĵoj pri kiuj ili suferis.

La kadavroj de viro 62-jara kaj ties edzino 68-jara estis retrovitaj vendredon matene de siaj najbaroj, en ilia hejmo en Civitanova, vilaĝeto de la regiono Markio (centro).  

Laŭ la polico, ne estas dubo ke temas pri memmortigo ligita al ekonomiaj problemoj : ŝajnas ke la paro ne eĉ sukcesis pagi sian luprezon. La virino, Anna Sopranzi, ricevis tre modestan pension po 500 eŭroj monate kaj ŝia edzo, Romeo Dionisi, estis « foroferulo » de la ĵusa reformo pri laborkodo kiu lasis lin sen kompensaĵoj pro senlaboreco kaj sen pensio. 

La frato sin ĵetas en la maron. 

La frato de la virino, Giuseppe Sopranzi, 73-jara, ankaŭ li pensiulo, sin ĵetis en la maron ekde kiam li eksiis la novaĵon, kaj lia senmoviĝanta  korpo estis rekuperita de la sukuristoj kiuj ne sukcesis lin savi.

La paro, kiu evidente zorge preparis sian memmortigon, lasis bileton antaŭ la garaĝo, petante pardonon por tiu gesto kaj precizigante en kiu loko oni povos retrovi la korpojn.  

« Ili preferis malaperi prefere ol peti helpon, demonstrante ekstreman dignecon en tragika situacio », deklaris larmokule, la urbestro Tommaso Corvatta al la loka gazetaro.

Li petis la Italan ŝtaton « ne forlasi la homojn » kaj « pensi pri kio estas okazanta por trovi rapide solvojn ». 

Kreskado de la nombro de memmortigoj 

En Italio, la ekonomia krizo estigis kreskadon de memmortigoj ligitaj al ekonomiaj problemoj ĉe la senlaboruloj ( la procento de senlaboruloj pasis de 7,9% en 2009 al 10,9% en 2012) kaj ĉe la malgrandaj entreprenistoj.

« La senlabora procento estas neakceptinda kaj tio estas tragedio por la tuta lando kaj por Eŭropo. Estas necese agadi por la junaj senlaboruloj, la homoj kiuj spertas senlaborecon partan aŭ teknikan kaj por ĉiuj « foroferuloj », opiniis Emanuela Munerato, deputito de Norda Ligo (ekstremdekstra popolisma partio).   

http://www.tdg.ch/monde/europe/couple-incapable-payer-loyer-suicide-italie/story/22800886 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }