Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2012 3 09 /05 /mai /2012 20:13

09/05/2012 

Manifestacio ĉe Ramallah la 6an de majo subtene al palestinaj malliberuloj malsat-strikantaj kontraŭ uzadon de administracia mallibereco / AP/Majdi Mohammed

La malsat-strikanta movado de la malliberuloj palestinaj en Israelo atingus 2000 malliberulojn. 

La Eŭropa Unio, la Internacia Movado de la Ruĝa Kruco  kaj la palestina registaro esprimis maltrankvilon, mardon 8an de majo, por la palestinaj malliberuloj en Israelo malsat-strikantaj, kelkaj de pli ol du monatoj.

La Ruĝa Kruco petis la translokadon al hospitalo de ses el ili kies sanstato estas gravega. «  Ni insiste petas de la pun-aŭtoritatoj transloki la ses malliberulojn en taŭgan hospitalon tiamaniere ke ties sanstato estu daŭre kontrolita kaj ke ili povu ricevi medicinajn flegadojn specialigitajn, adaptitaj al ilia sanstato », indikis en komunikaĵo Juan Pedro Schaerer, ĉefo de la delegacio de la Ruĝa Kruco en Israelo kaj en la okupataj teritorioj.

La malliberuloj, kiuj petas de la israelaj aŭtoritatoj ĉesigi ties administracian malliberecon, malsat-strikas de kvardek kvin ĝis sepdek unu tagoj laŭ la okazoj. Ili estas en « tujminaca morto-danĝero », laŭ la Ruĝa Kruco, kies delegitoj vizitas ilin regule de la komenco de la strik-movado. La Ruĝa Kruco indikas aliparte ke ĝi « bedaŭras ke la israelaj aŭtoritatoj interrompis la vizitojn de la familioj al la malsat-strikantoj ».

La eŭropa Unio apogis la peton de la Ruĝa Kruco permesi al la familioj viziti sian parencaron. La eŭropa Unio aliparte petis de Israelo disponigi ĉian medicinan asistadon necesajn al la strikantoj kaj reasertis sian opozicion al la Israela uzado de administracia mallibereco, asertante ke « la malliberuloj rajtas esti informataj pri sia malliberec-kialoj kaj havi proceson justan sen nepravigita templimo ».

 

« NE SUFIĈA » ALVOKO

La registaro de la ĉefministro palestina Salam Fayyad, dum semajna kunsido, asertis « konsideri Israelo-n plene kulpa pri la sekureco de la malsat-strikantoj en la malliberejoj de la okupataj teritorioj ». En komunikaĵo, li petis internacian intervenon « tujan por savi la malliberulojn de la okupejo kaj trudi la Israelan registaron respondi al iliaj pravaj postuloj », citante « la finon de la kolektivaj punoj, de la korpo-priserĉadoj humiligaj kaj de la karcera izoliteco », ankaŭ la senigo de vizitoj (aparte por la malliberuloj de la Gaza Sektoro)

Hamaso kiu regas Gaza-n Sektoro-n, juĝis en komunikaĵo ke la alvoko de la eŭropa Unio estas « nesufiĉa », dezirante « aranĝojn  konkretajn kaj seriozajn por certigi la protekton de niaj malliberuloj en la prizonoj de okupadejo, respondi al iliaj postuloj justaj kaj humanaj kaj ĉesigi iliajn suferojn, konsiderante la gravecon de ilia sanstato »  

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2012/05/08/l-ue-et-le-cicr-inquiets-pour-les-detenus-palestiniens-en-greve-de-la-faim_1698149_3218.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }