Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2012 3 04 /07 /juillet /2012 16:52

Londono 2012 04/07/2012

http://epo.wikitrans.net/Surface-to-air_missile

Surfacalaeraj misiloj estos instalitaj sur dek lokoj, el kiuj du domturoj, en Londono kaj proksime de la brita urbo dum la Olimpiaj Ludoj, anoncis la ministerio pri Defendo. 

517578-missiles-notamment-deployes-deux-tours.jpgMisiloj estas aparte deplojitaj supre de du domturoj kaj aliaj proksime de la parko Greenwich. PHOTO: AFP      

Tiu aranĝo celumas « protekti unue la olimpian parkon », eksplikis la ministro, kiu precizigas en komunikaĵo la precizan lokalizadon de la ses lokoj.

Misiloj estos aparte deplojitaj sur du domturoj kaj aliaj proksime de la parko Greenwich, spite la opozicion de la rezidantoj.

La aranĝo « entenos kvar sistemojn de misiloj Rapier kaj du rapidegajn misilojn kiuj estos parto de aera sekur-programo plurnivela inkludante ĉasaviadilojn Typhoon, helikopteroj, militistaj specialistoj pri patrolado kaj radaroj », detaligis la ministro pri Defendo, Philip Hammond.

http://en.wikipedia.org/wiki/Rapier_(missile) 

La tuta sekur-aranĝo aera estos « rimedo grava pri malspersvado », li opiniis.

La londonaj Olimpiaj ludoj, organizitaj de la 27a de julio ĝis 12a de aŭgusto, estas « la plej grava sporta evento en la mondo, kio implicas grandegajn respondecojn » sur la sekureca kampo, eksplikis la ministro pri internaj aferoj, Theresa May. Ni nenion lasos al hazardo », ŝi asertis.

La deplojado de misiloj sur domturoj, antaŭvidita de pluraj monatoj kaj kiu estis konfirmata mardon, jam estigis koleron ĉe la rezidantoj.

Pasintan semajnon, la loĝantoj de La domturo Fred Wigg, situata en la londona ĉirkaŭurbo kaj elektita por loĝi misilojn, sciigis ke ili apelaciis kontraŭ la projekto de la ministerio pri Defendo.

« Malmultaj aktivistoj oponas la deplojadon de tiuj defendaj aranĝoj (…) La ministerio estas fidema ke ĝi finvenkos », reagis S° Hammond mardon.

La sekur-dispono de la Ludoj estas la plej grava de post la milito en Unuiĝinta Reĝlando kun pli ol 40.000 militistoj, policistoj, privataj sekur-agentoj kaj bonvoluloj mobilizitaj por protekti la ĉefurbon.

La 21an de junio 2005, t.e 24 horojn post la anonco pri atribuo de la OL al la brita ĉefurbo, Londono estis la kampo de atencoj en la publikaj transportoj, kiuj okazigis 52 mortintojn krom la kvar kamikazoj.  

http://www.lapresse.ca/sports/londres-2012/201207/03/01-4540232-des-missiles-sol-air-deployes-a-londres-pendant-les-jo.php


Britio : la polico timas novajn sociajn ribelojn 

La OL-lando ne brilas en sia tuteco. La politikoj liberalaj kaj rigorecaj de la registaro Cameron povus konduki al nova eksplodo da urbaj perfortaĵoj en Britio kies ĉefurbo, Londono, akceptos la Olimpiajn Ludojn ekde la 27a de julio.

Tio estas la timo esprimita de la britaj policistoj pridemanditaj en studaĵo de la ĵurnalo The Guardian kaj de la London School of Economics (Londina Lernejo pri Ekonomiko) cent tridek el ili kiuj frontis la pasintjaran ribelon, la plej violentaj de antaŭ jardekoj, pridemanditaj en tiu studaĵo, eĉ konjektas ke la polico ne kapablos kontraŭstariĝi, pro rimedo-manko. La buĝeto dediĉita al la ordo-daŭrigo fakte estis malpliigita je 20 % en unu jaro.

La policistoj pridemanditaj kulpigas « la difektadon de la socia etoso kaj la ekonomian krizon ». Altrangulo de la Manĉestra polico tiel eksplikas ke li konjektas novajn tumultojn « en la dekdu estontaj monatoj. Mi opinias ke se ni ricevas malnonajn novaĵojn en la ekonomia kampo, varman ondon kaj instigan elementon (…) do jes povus okazi novaj malordoj. Ĉar mi pensas ke nenio ŝanĝiĝis inter hodiaŭ kaj pasintan aŭguston »  

http://www.humanite.fr/monde/la-police-anglaise-craint-de-nouvelles-emeutes-sociales-500006 

2012-07-02emeutes-angleterre-ete2011.jpg  Ribeloj en Londono en aŭgusto 2011

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }