15/10/2023
Pasintan sabaton, la Aŭstralianoj forpuŝis reformon, kiu celis atribui al la indiĝenaj loĝantoj agnoskon en la Konstitucio, kaj pli gravajn rajton, deklaris la vic-Ĉefministro, Richard Marles.
La aborigenoj de Aŭstralio ne havos sian « voĉon » en la Parlamento. Sabaton 14an de oktobro, balotintoj voĉdonis « ne » al la teksto, kiu proponis agnoski la Aborigenojn en la Konstitucio, kiel praajn loĝantojn de la Insulo-kontinento, kaj doni al ili specifan « voĉon ».
La projekto fakte antaŭvidis la kreadon de konsulta konsilio ĉe la Parlamento kaj la registaro. Kromnomata « La Voĉo », ĝi povus esprimi opinion pri la leĝoj kaj la publikaj politikoj, kiuj tuŝas la indiĝenajn loĝantojn, Aborigenojn kaj la insulanojn de la Toresa Markolo, kiuj reprezentas 984 000 personojn, nome 3,8% el la aŭstralia loĝantaro.
La baloto estis deviga por la 17,5 milionoj da aŭstraliaj elektintoj. Por esti adoptita, la reformo kolektu plimulte da voĉdonoj ne nur nacinivele, sed ankaŭ almenaŭ en kvar el la ses Ŝtatoj de la lando. Ĝi akiris nek la unua nek la alian.
Agresema kampanjo
Unue vaste plimulta, la kampo favora al la ŝanĝo de la Konstitucio de 1901 senĉese perdis influon tiujn lastajn monatojn, pro interalie la kampanjo kondukita de la konservativa opozicio, direktita de la eks-ministro pri defendo Peter Dutton. Laŭ la konservativa kampo, la reformo konsistigas konstitucian artifikon, kaj kreus dividojn ene de la socio per civitana distingo.
La kampanjo estigis lavangon de rasismaj komentoj en la sociaj retejoj. Cirkulis ankaŭ falsaj informoj, inter kiuj kelkaj asertis, ke proprietaj atestiloj povus esti nuligitaj, aŭ ke monreparacioj estu pagitaj okaze de adopto de la reformo.
Persistemaj diskriminacioj
Laŭ la defendantoj de « La Voĉo », tiu reformo intencis kontribui al pansado de la ankoraŭ viglaj vundoj de kolonia pasinteco kaj rasisma represio.
Hodiaŭ, pli ol 200 jarojn post la brita koloniado, la aŭstraliaj indiĝenoj, kies prauloj vivas sur la kontinento de post almenaŭ 60 000 jaroj, havas la samajn rajtojn ol la aliaj civitanoj, sed ili plu suferas fortajn malegalecojn.
La centro-maldekstra Ĉefministro, Anthony Albanese, kiu tre implikiĝis en la kampanjo, lanĉis sabaton lastan alvokon al la elektantaro. « Temas pri respekto de la aŭstraliaj indiĝenoj. Temas pri la maniero, per kio ni vidas nin kiel nacion, sed ankaŭ la maniero, per kio la mondo vidas nin », li pledis. Li ne estis aŭdita.
06/08/2021
Aŭstralio monkompensos la aborigenojn de la « ŝtelitaj generacioj »
27/01/2021
Miloj da Aŭstralianoj denuncas la «Invadan tagon»