/image%2F0553642%2F20210127%2Fob_e7cc2f_sans-titre.jpg)
27/01/2021
Mardon, miloj da personoj manifestaciis en Aŭstralio, spite la striktigojn deciditajn kontraŭ la kronviruso. Ili protestis kontraŭ la Tago de Aŭstralio, kiu memorfestas la alvenon de la unuaj britaj kolonianoj en 1788, kaj konsideras tiun celebron kiel insulton al la indiĝenaj popoloj.
Laŭ multaj Aŭstralianoj, la 26a de januaro, «Tago de Aŭstralio», pensigas al la komenciĝo de la subpremo de la indiĝenaj popoloj. Ili postulas renovigon de tiu tago asertante, ke la 26a de januaro estas fakte la «Invada tago».
Miloj da personoj kolektiĝis centre de Sidnejo, malgraŭ minacoj de monpunoj kaj arestadoj fare de la polico pro la malpermeso de kolektiĝoj je pli ol 500 personoj. La asocioj, kiuj kutime organizas la manifestaciojn de tiu «Invada tago» nuligis la marŝadon, kiu okazas tradicie.
/image%2F0553642%2F20210127%2Fob_18f221_sidnejo.jpg)
https://fr.euronews.com/2021/01/26/des-milliers-d-australiens-denoncent-la-journee-de-l-invasion
https://www.youtube.com/watch?v=kpbwYCGdkqU&feature=emb_logo