Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 octobre 2023 6 14 /10 /octobre /2023 18:19
Wana News Agency / VIA REUTERS

14/10/2023

En la sekcio 209 de la malliberejo Evin, virinoj alvenas kripligitaj, ŝokitaj. Ankaŭ Narges Mohammadi, kiu ĵus ricevis la Nobelpremion pri Paco estas enkarcerigita ĉi tie. En letero de aŭgusto, unuafoje tradukita al la franca, ŝi rakontas la ĉiutagaĵon de tiu ordinara teroro – kaj lanĉas alvokon al la luktantaj virinoj el la tuta mondo:

« Tiujn lastajn monatojn, ni vidis alveni en la malliberejo, virinojn kaj junulinojn, kies vizaĝoj kaj korpoj estis kovritaj per batoj kaj vundoj. Je ilia alveno, ĉiu el ili ŝajnas ŝokita, kaj tre maltrankvila. Ni plendis, sed la fizika perforto kontraŭ la virinoj fariĝas tiel ofta, ke dokumenti ilin kaj protesti fariĝis senutile.

Antaŭ pli ol tri monatoj, junulino dudekjara eniris en nian sekcion. Ŝi plendis pro ripdoloroj, kiujn ŝi spertas delonge. Dum la nokto de sia aresto, ŝi estis frapita fare de policistoj sur la strato. La kuracisto konfirmis al ni, ke ŝiaj ripoj estis rompitaj.

Antaŭ monato, junulino eniris en la malliberejon. Ŝiaj vangoj estis ŝvelaj kaj ruĝaj ; ŝiaj brakoj kaj manoj estis kovritaj per bluaĵoj. Iun tagon, kiam ŝi manĝis, ŝi komencis ĝemi pro doloro. Provoso tiam frapis ŝin ĉe la vizaĝo, poste alia premis al ŝi la makzelon, tiel ke ŝi aŭdis ĝin kraki. 

Antaŭ kelkaj semajnoj, junulino avenis en la malliberejo kun bluaĵoj sur la kruroj, la ŝultroj kaj la manoj. La aliaj stariĝis ĉirkaŭ ŝi, rigardis ŝin montri siajn bluaĵojn. Ŝi eksplikis, ke ŝi estis draŝita, ŝajnis al ŝi, ke ŝia kruro estas rompita.    

Alia virino kuniĝis kun ni. Mia unua demando, kiel kutime estis, ĉu ŝi venas de ekstere aŭ de alia malliberejo. Ŝi respondis : " Mi estis en alia loko, kie la policistoj frapis min, piedbatis min ĉe la ventro, minacante min. Pli poste, mi estis transmetita al la sekcio 209 de Evin, por esti pridemandita."

Sennombraj malliberulinoj nenion rakontas al la ĵurnalistoj pri la perfortoj, kiujn ili suferas pro la minacoj ricevataj.  Iliaj familioj ne parolas pri ili, ĉar ili timas reprezaliojn de la sekurecaj fortoj.

Kiel atestantino de la abomenaj perfortoj, kiujn la registaro suferigas al la luktantaj virinoj, mi deklaras, ke tia brutaleco en kontraŭleĝaj detenejoj estas ĝeneraligita sistemo de torturo, celante terorigi la loĝantaron, kio povas konduki al neripareblaj kaj kreskantaj katastrofoj, kiel oni povis vidi dum tiuj lastaj monatoj.

Mi petas de miaj bravaj samnacianoj, de la internaciaj organizaĵoj, de la feministoj el la tuta mondo, la ĵurnalistoj kaj verkistoj, kaj de la speciala raportisto de Unuiĝintaj Nacioj, ke ili luktu kontraŭ la eskalado kaj la daŭrigaj perfortoj de la registaro kontraŭ la luktantaj virinoj en Irano.

La registaro scias, ke la intensigo de la perforto kaj represio ne deturnos la popolon de ĝia deziro eliri el aŭtoritata kaj religia sistemo. Tute male, ĝi ne lasos al ĝi alian elekton. »     

06/10/2023

La irananino Narges Mohammadi : « La Nobelpremio pri paco igos min pli fortika, pli decidema, pli optimisma »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/la-irananino-narges-mohammadi-la-nobelpremio-pri-paco-igos-min-pli-fortika-pli-decidema-pli-optimisma.html

05/11/2013

Irano: malsatstriko de malliberuloj, senigitaj je medicinaj kuracadoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/irano-malsatstriko-de-malliberuloj-senigitaj-de-medicinaj-kuracadoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }