Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2023 1 17 /07 /juillet /2023 21:23

17/07/2023

Pasintan sabaton 15an de julio en Budapeŝto, preskaŭ 10 000 personoj defiis varmegajn temperaturojn por partopreni al la Marŝado de la Fierecoj. Svingante ruĝajn korformajn balonojn kaj ĉielarkajn ombrelojn, la homamaso marŝis en festa kaj aktiva etoso. Temis pri protesto kontraŭ la registaro de Viktor Orban akuzita, ke ĝi mistraktas la rajtojn de la samseksemuloj.

Kun violkoloraj haroj kaj ĉielarka flago ĉirkaŭ la talio, Karina 20-jara ĝojegas manifestacii en Budapeŝto. Tiu studentino pri grafismo venis de provinco kun amikoj. « Ĉi tie, mi sentas min libera ! Kie mi loĝas mi ne aŭdacas montri, kia mi estas. Mi timas ne esti akceptata, aŭ esti agresita… Tio ofte okazas en Hungario » rakontas la junulino.

Ĝi estis la unua Marŝado de la fierecoj por Antal, laboristo oriente de Hungario. Li aĉetis ĉielarkan ombrelon por sin protekti de la arda suno, kaj tio estos memoraĵo raportinda al lia edzino. Antal venis solidarece kun paro da samseksemaj amikoj.       

« Mi estas tie por subteni miajn amikojn ! En mia ĉirkaŭaĵo, la homoj ne estas toleremaj. Mi provas esti tia. Sed la plimulto havas antaŭjuĝojn », li atestas.

 

Diskriminaciaj leĝoj

Tiuj antaŭjuĝoj estas ekscititaj de Viktor Orbán, kiu balotigis plurfoje diskriminaciajn leĝojn kontraŭ la samseksemuloj. Tio kolerigas Marti, kiu surhavas oranĝkolorajn harojn kaj rozkolorajn orelringojn. « Ili komencis kampanjojn kontraŭ la migrantoj en 2016. Nun la malamikoj estas ni: la samseksemuloj ! »

La reganta partio ĵus modifis leĝon, kiu celas la transgenrajn virinojn. Ili ne profitos la samajn pensiajn rajtojn ol la aliaj.       

18/05/2023

Tutmonda tago kontraŭ homofobio : Ugando kaj Hungario deziras severigi siajn leĝojn kontraŭ samseksemo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/tutmonda-tago-kontrau-homofobio-ugando-kaj-hungario-deziras-severigi-siajn-legojn-kontrau-samseksemo.html

06/07/2016

Hungario: la kampanjo pri la kvotoj de rifuĝintoj estas lanĉita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/1a77809ae0f85f9fb35537ac023c52375aa1e88c

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }