/image%2F0553642%2F20230718%2Fob_2058cf_af3ca822eb51d2fe5d3c3b3f04209456afdd80.jpg)
18/07/2023
Dek monatojn post la morto de Mahsa Amini, arestita de la polico de la moroj, ĉar ŝi ne estis vualita, la irana polico anoncis restarigon de la patroloj por puni la virinojn, kiuj ne surhavas vualon.
Pasintan dimanĉon 16an de julio, la irana polico anoncis, ke ĝi restarigas la patrolojn por puni la pli kaj pli multnombrajn virinojn, kiuj ne plu surhavas vualon en la publikaj lokoj.
« Ekde hodiaŭ, la polico kondukos patrolon veturile kaj piede, avertos kaj punos la personojn, kiuj bedaŭrinde, malobeas la ordonojn, kaj daŭre ne respektas la vestaĵkodon », deklaris la porparolanto de la polico, Saïd Montazeralmahdi, citita de la novaĵagentejo Tasnim.
Tiu anonco intervenas dek monatojn post la morto, la 16an de septembro 2022, de Mahsa Amini, irana kurda 22-jara junulino, arestita de la polico de la moroj. Ĝi riproĉis ŝin, ke ŝi malobeis la vestaĵkodon de la Islama Respubliko, kiu interalie devigas la virinojn surhavi vualon en publiko.
Protestmovado
Tiujn lastajn tagojn, fotoj kaj videoj publikigitaj en la sociaj retoj montras policistinojn surhavantajn ĉadoron, admoni kaj aresti virinojn, kiuj ne surhavas vualon.
La morto de Mahsa Amini estigis vastan protest-movadon kun manifestacioj en pluraj urboj en oktobro kaj novembro antaŭ ol malkreski. Pluraj centoj da personoj, inter kiuj policistoj, esti mortigitaj kaj miloj estis arestitaj. Sep viroj estis ekzekutitaj pro sia impliko en la movado.
Vigle kritikata de la manifestaciantoj, la polico de la moroj grandparte malaperis de la stratoj tiujn lastajn monatojn. Kaj la virinoj estis pli kaj pli multnombraj surstratiĝi kun nekovrita kapo, interalie en Teherano kaj la grandaj urboj.
/image%2F0553642%2F20230718%2Fob_561c7b_iran-location-map.jpg)
Multlingva retejo: https://pt.euronews.com/2023/07/17/irao-policia-da-moralidade-volta-a-controlar-o-vestuario-das-mulheres
/image%2F0553642%2F20230718%2Fob_33b0ce_manifestacioj.jpg)
/image%2F0553642%2F20230718%2Fob_16f9a7_highabon.jpg)
/image%2F0553642%2F20230718%2Fob_0f9b93_de-la-manifestacioj.jpg)