17/07/2023
Bildo: en Tunizo, la marborda patrolo trovis 13 korpojn de migrantoj marvaste de Sfakso.
Tuniziaj NROj lanĉis vendredon alarmkrion pri la « katastrofa » situacio de la migrantoj de Sub-sahara Afriko elpelitaj de la urbo Sfakso, kaj alvokis urĝe loĝigi ilin en akceptaj centroj.
Post alfrontiĝoj, dum kiu mortis Tuniziano la 3an de julio, centoj da migrantoj devenintaj de Sub-sahara Afriko estis forpelitaj de Sfakso (centr-oriento) ĉefa deirpunkto en Tunizio por kaŝmigrado. Ili poste estis kondukitaj fare de la aŭtoritatoj, laŭ la NROj, al negastamaj zonoj apud orienta Libio kaj okcidenta Alĝerio.
Inter 100 kaj 150 migrantoj, inter kiuj virinoj kaj infanoj, plu troviĝas ĉe la libia landlimo, menciis vendredon al la gazetaro Romdane Ben Amor, porparolanto de la Tunizia Forumo pri la ekonomiaj kaj sociaj rajtoj. Tiu NRO atente sekvas la dosieron pri migrado en Tunizio.
Ĉirkaŭ 165 migrantoj, forlasitaj apud la alĝeria landlimo, estis retrovitaj, certigis la NRO, sen kapablo precizigi, nek de kiu, nek kien ili estis kondukitaj. « Migrantoj estas translokitaj de loko al alia, kaj aliaj grupoj, en katastrofaj kondiĉoj, kaŝiĝas en la naturo pro timo estis lokalizitaj kaj suferi la saman sorton ol tiuj, kiuj estas blokitaj ĉe la landlimoj », bedaŭris S-ro Ben Amor, kiu alvokis provizi al ili loĝejojn urĝe. Li ankaŭ esprimis sian timon trovi aliajn kadavrojn de migrantoj en la venontaj tagoj. Du korpoj de nacianoj de Sub-sahara Afriko estis trovitaj en la dezerto Hazua, apud la alĝeria landlimo, laŭ juĝa informfonto. La aŭtoritatoj ankaŭ laŭ S-ro Ben Amor, transmetu « klaran » mesaĝon al la civitanoj « por helpi ĉiujn migrantojn, kia ajn estu ilia administracia situacio ».
Sinteno pli kaj pli ksenofobia kontraŭ la migrantoj vastiĝas en Tunizio, de post kiam la tunizia prezidento, Kais Saied, kiu arogis al si plenan potencon en julio 2021, mistraktis la kaŝmigradon. Lundon, S-ro Saied opiniis, ke « Tunizio donis lecionon al la mondo dank’al la maniero, el kiu ĝi okupiĝis pri tiuj migrantoj », kaj ankaŭ asertis, ke « ĝi rifuzas esti substitua patrio por ili, kaj akceptos nur tiujn, kiuj estas en laŭleĝa situacio ».
/image%2F0553642%2F20230717%2Fob_52956b_ffbca23a3e665edd5475726c5f0a895aa85b92.jpg)
https://www.youtube.com/watch?v=ch5dQ4s4kNA
https://de.euronews.com/2023/07/15/schwierige-lage-fur-migranten-von-der-leyen-fliegt-nach-tunesien
/image%2F0553642%2F20230717%2Fob_f87c0e_tragedio.jpg)
10/07/2023
Tunizio: Human Rights Watch alarmas pri la elpeladoj de migrantoj al dezerto proksime de la libia landlimo
/image%2F0553642%2F20230717%2Fob_c83fe6_afrikaj-migrantoj.jpg)