/image%2F0553642%2F20230518%2Fob_684b1c_6464e50d101e3-000-32kh8lp.jpg)
18/05/2023
La 17an de majo markas la internacian tagon de lukto kontraŭ homofobio, transfobio kaj bifobio.
En Orienta Afriko, tiu tago havas apartan gravecon. La samseksemuloj estas tie diskriminaciataj, viktimoj de turmentado kaj frontas malamajn dirojn. La situacio pligraviĝas en Ugando, kie leĝprojekto celante kriminaligi pli samseksemon ĵus estis aprobita de la Parlamento.
Ĝi nun estas submetita al la prezidento, kiu povas elekti ĉu promulgi la novan leĝaron ĉu resendi ĝin al la parlamento.
Se tiu nova leĝo kontraŭ samseksemo estos promulgita, ĝi estos unu el la plej striktaj en la mondo.
En tiu lando, la « samseksemaj kondutoj » jam estas kriminaligitaj, sed per tiu leĝo, ĉio kio estas konsiderata kiel « promocio » fariĝus kontraŭlaŭleĝa. La rekulpiĝintoj riskus mortopunon.
En Hungario, la vorto samseksemulo preskaŭ fariĝis fivorto
Antaŭ du jaroj, Hungario adoptis leĝon, kiu punas la samsekseman « propagandon » celantan la plej junajn. Estas do malpermesite paroli pri ĝi en la lernejoj, la edukaj programoj pri sekso kaj genro ne plu estas permesitaj, la libroj kaj videoj pri tiu temo ankaŭ estas prigarditaj.
Libro de fabeloj por infanoj, kun roluloj gejaj, lesbaj kaj transaj ne povas esti vendita kiel normala libro. La librejoj devas enpaki ĝin, tiel ke la infanoj ne povu trafoliumi ĝin.
La leĝo adoptita du jarojn antaŭe konfuzas samseksemulojn kaj pedofiliuojn.
La eŭropa parlamento kaj 15 Membro-ŝtatoj persekutas Hungarion ĉe la eŭropa justico pro ĝiaj malobservadoj koncerne la rajtojn de la samseksemuloj.
Tio tamen ne ĝenas la hungaran Ĉefministron Viktor Orbán. Lia registaro preparas leĝon, kiu instigas la civitanojn denunci siajn samseksemajn najbarojn.