Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juin 2017 2 13 /06 /juin /2017 07:49

13/06/2017

10/Aŭstralio:  la Granda koral-rifo en danĝero.

La plej Granda koral-rifo en la mondo, same vasta kiel Italio, longa je 2300 kilometroj nord-oriente de la aŭstraliaj marbordoj, malbonfartas. De la jarkomenciĝo, la koraloj blankiĝas. Tio, pro la temperaturaj altiĝoj de la ekvadora Pacifiko, okazigita de El Niño, kiu estigas elpeladon de la malgrandaj algoj. Tiuj ĉi provizas al la koralo ĝian koloron kaj nutraĵojn. Kelkaj koraloj rekoloriĝos dum la venontaj monatoj, kiam la akvo malvarmiĝos, sed multaj, inter la plej tuŝataj, riskas morton. 93% el la rifoj estas damaĝitaj.

Tiu pliiĝo de temperaturo, kombinata kun la acidigo de la oceanoj endanĝerigas la diversecon de la Granda barilo, kie troviĝas 400 specioj de koraloj, 1500 specioj de fiŝoj kaj 4000 specioj de moluskoj. La areo jam perdis pli ol duonon el siaj koralaj prerioj, dum periodo de tri jardekoj. Okaze, se nenio estos farita por protekti ilin, la rifo povus plu difektiĝi samproporcie en la kvin venontaj jaroj. Kiel montris pluraj enketoj, aliaj plagoj minacas la Grandan koral-rifon, kiel disvolvado de la industrioj de karbo kaj gaso. Post la diplomataj klopodoj de la aŭstralia registaro, Unesko rezignis pri enskribo de la Granda koral-rifo en la listo de la monda heredaĵo en danĝero.       

1/Arkta Cirklo: la bankizo reduktiĝas, la vilaĝoj transloĝiĝas, la boacoj malaperas.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-1/arkta-cirklo-la-bankizo-reduktigas-la-vilagoj-translogiga

2/Siberio: la degelo de la ĉiamfrosta grundo liberigas mortigan bakterion.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-2.html

3/Marbordoj: pli ol 450 «mortaj areoj» en la mondo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofa-3.html

4/Mediteraneo: giganta projekto por savi Venecion el la akvoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-4.html

5/Amazonio: la arbaro ne rezistos kontraŭ grava klimata ŝanĝiĝo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-5.html

6/Bangladeŝo: Ĉu 60 milionoj da klimataj rifuĝintoj en 2050?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-6.html

7/Oceanio: dekoj da arkipelagoj baldaŭ inunditaj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-7.html

8/Senegalo: Saint-Louis, sub minaco de la Atlantikaj ondoj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/senegalo-saint-louis-sub-minaco-de-la-atlantikaj-ondoj.html

9/Pacifiko: la klimata fenomeno El-Niño minacas la Galapagojn.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-9.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }