/image%2F0553642%2F20230430%2Fob_397c48_644d0c7daea90-075-nikoubazl-iranener16.jpg)
30/04/2023
La strikmovado disvolviĝas en ŝlosa regiono de la energia produkto de la lando.
La strikantoj estos « anstataŭigitaj per novaj laboristoj. » Kvar mil laboristoj de la irana petrokemia industrio estos maldungitaj, sciigis la irana oficiala novaĵagentejo IRNA, sabaton 29an de aprilo. Tiuj laboristoj de la speciala ekonomia zono pri energio de Farso, situanta sud-oriente de la suda provinco Buŝehro, strikas por postuli salajrajn altigojn kaj pli bonajn kondiĉojn de loĝado kaj transporto.
Ĉirkaŭ 4 000 personoj laboras en la vastega gaskampo de South Pars-North Dome, en la akvoj de la Golfo. Temas pri la plej vasta gasrezervujo konata en la mondo, kiujn Irano dividas kun Kataro.
Jam en oktobro, la aŭtoritatoj arestis laboristojn dum sindikata kolektiĝo, dum ili manifestaciis kontraŭ la nepago de salajroj en Asalujeh (sud-oriente), la haveno de la provinco Buŝehro, kie troviĝas la komplekso de South Pars.
Pluraj ondoj da strikoj en la lando
En 2022, Irano spertis plurajn ondojn da striko de instruistoj kaj buskonduktoroj, kiuj denuncis la malaltajn salajrojn kaj la altan vivokoston.
La plej supera gvidanto de Irano, la ajatolo Ali Ĥamenej, deklaris sabaton, ke kelkaj sindikataj manifestacioj estis utilaj al la lando. « Tiuj manifestacioj helpas la registaron kaj la sistemon kompreni. Kaj en certaj kazoj, kiam la respondecaj institucioj intervenis, kiel la juĝa potenco, ili konstatis, ke la laboristoj pravas », li deklaris dum kunsido kun salajruloj. « Feliĉe, la laboristoj ne permesis al personoj kun malbonaj intencoj trouzadi la manifestaciojn kaj kolektiĝojn », li aldonis.
De post 2018, la irana ekonomio estas tuŝata de punoj truditaj de Usono. Ĝi suferas kreskantan inflacion, kaj rekordan senvaloriĝon de sia nacia valuto, la rialo, kompare kun la dolaro, post kiam Vaŝingtono foriris de historia nuklea interkonsento kun Teherano.