
02/06/2019
Pluraj dekoj da unuokuligitoj, interalie, estis nombritaj de post la komenciĝo de la movado de la «flavaj veŝtoj».
Post la hieraŭa plej malforta mobilizado de la «flavaj veŝtoj» de post la 17a de novembro (malpli ol 10 000 manifestaciantoj en tuta Francio laŭ la Ministrejo pri Internaj aferoj – 23 622 laŭ la «flava nombro»), alia manifestacio okazis ĉi-dimanĉe: tiu de la «kripluloj por ekzemplo». Temas pri kolektivo da personoj kripligitaj dum manifestacioj de «flavaj veŝtoj» pro uzado de pafiloj LBD aŭ defendaj grenadoj fare de la policistoj.
En komunikaĵo, tiu kolektivo de 38 personoj eksplikas: «la infero de niaj vivoj esta tia, ke ni urĝeme postulas justecon kaj finon de la uzado de militarmiloj je meza forto».
Malpermeso aŭ eĉ interrompo de la uzado de LBD interalie, estis la temo de multaj debatoj de post la fino de la jaro 2018. Sed nek la registaro nek la justico adoptis aranĝon.

Dekoj da kripluloj
Bildo: frapita de larmiga grenado la 1an de decembro #ZinebRedouane mortis tagon poste en la malsanulejo de Marsejlo. Ŝia filino plu luktas por justico.
De pli ses monatoj, multaj manifestaciantoj perdis jen manon, jen piedon, jen okulon, jen testikon, jen flarpovon… En Marsejlo, virino, kiu tute ne manifestaciis, mortis pro larmiga grenado, kiu atingis ŝian loĝejon, dum ŝi fermis siajn ŝutrojn (bildo).
Ne por la unua fojo, la «kripluloj» manifestaciis. Tion ili jam faris iun sabaton de februaro. Ĉi-foje, ili preferis distingiĝi de la famaj «flavaj sabatoj», organizante propran manifestacion dum dimanĉo. Jérôme Rodrigues ĉeestis placo de la Bastilo, ĝuste tie, kie tiu figuro de la movado perdis okulon.

22/04/2019
Francio: «flavaj veŝtoj»: ĵurnalistoj arestitaj: la NeRegistaraj Organizaĵoj "Raportistoj sen landlimoj" kaj la «Nacia Sindikato de la Ĵurnalistoj" maltrankvilaj

16/02/2019
Francio: spertuloj de Unuiĝintaj Nacioj denuncas la «misproporcian» redukton de la rajto manifestacii

17/01/2019
Francio: La Rajto-Defendanto petas interrompon de la uzado de la militarmiloj je meza forto