Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2022 1 26 /09 /septembre /2022 21:23

26/09/2022

La grandega plimulto de la listigitaj ekscesoj (bombadoj kontraŭ civilaj zonoj, multaj ekzekutoj, torturo kaj mistraktadoj de maliberuloj, seksaj perfortoj…) estas imputataj al la rusiaj fortoj.

« Surbaze de pruvoj kolektitaj de la Komisiono, tiu ĉi konkludis, ke militkrimoj estis plenumintaj en Ukrainio », asertis la prezidanto de la enketkomisiono de UN, Erik Mose, dum unua parola raporto vendredon 23an de septembro.

Plimulto el la listigitaj ekscesoj (bombadoj kontraŭ civilaj zonoj, multaj ekzekutoj, torturo kaj mistraktadoj de maliberuloj, seksaj perfortoj…) estas imputataj al la rusiaj fortoj.

Tiu enketkomisiono de UN prezentis al la Konsilio pri Homaj rajtoj la unuajn konkludojn de sia esplorado pri la gravaj malobservadoj de la homaj rajtoj plenumintaj de la rusiaj fortoj en la regionoj de Kijivo, Ĉernihivo, Ĥarkivo kaj Sumio.

 

Deklaracio salutita de Kijivo

Dum reta interveno, la reprezentanto de Ukrainio, Anton Korineviĉ, kvalifikis la prezenton de la enketistoj kiel « gravan mejloŝtonon » al starigo de kulpoj ĉe la justico, kaj memorigis, ke lia lando postulas la kreadon de speciala tribunalo por juĝi la rusiajn krimojn en Ukrainio.

La komisiono estis lanĉita en marto fare de la Konsilio pri Homaj rajtoj, pete de Kijivo. La Komisiono poste aprobis en majo novan rezolucion, petantan enketi specife pri la malobservadoj plenumintaj de la rusiaj trupoj en la reginoj de Kijivo, Ĉernihivo, Ĥarkivo kaj Sumio.

Dum enketoj en tiuj kvar regionoj, la komisiono vizitis 27 urbojn kaj lokojn kaj pridemandis pli ol 150 viktimojn kaj atestantojn, eksplikis Erik Mose.

« Ŝokis nin la granda nombro de ekzekutoj en la regionoj, kiujn ni vizitis. »

Erik Mose, prezidento de la enketkomisiono de UN

« La enketkomisio enketas nun pri tiuj mortoj en 16 urboj kaj lokoj. Ni ricevis kredindajn asertojn koncerne multajn aliajn kazojn de ekzekutoj, kiujn ni nun dokumentas », li deklaris.

La korpoj trovitaj havas kiel komunajn karakterizaĵojn videblajn signojn de ekzekutoj, kiel manojn ligitajn antaŭ la dorso, vundojn per kugloj ĉe la kapo aŭ tranĉitajn gorĝojn.

 

Torturo kaj seksperfortoj

La prezidento de la enketkomisiono ankaŭ denuncis la uzadon fare de Rusio de « eksplodaj armiloj kun vasta efika agado » kontraŭ civilaj zonoj.   

Li precizigis, ke krom tio, la atestantoj provizis kongruajn rakontojn de mistraktadoj kaj torturo, kiuj estis efektivigitaj dum ilia kontraŭleĝa malliberigo.

Kelkaj el tiuj viktimoj raportis, ke post unua enkarcerigo fare de la rusiaj fortoj en Ukrainio, ili estis translokitaj kaj malliberigitaj dum semajnoj.

« La atestantoj priskribis draŝadojn, elektrajn ŝokojn kaj truditajn nudecojn », substrekis Erik Mose. Li ankaŭ notas, ke post ilia transloko en malliberejon de Rusio, kelkaj viktimoj ŝajne malaperis.

10/05/2022

Kontrolado. Milito en Ukrainio : la “Washington Post” malfermas platformon de aŭtentigitaj videoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/kontrolado.milito-en-ukrainio-la-washington-post-malfermas-platformon-de-autentigitaj-videoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }