Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 septembre 2022 3 28 /09 /septembre /2022 21:06
Issam Rimawi - Anadolu Agency

28/09/2022

Tridek palestinaj malliberuloj – inter kiuj la franca-palestina advokato Salah Hammuri – komencis dimanĉon 25an de septembro kolektivan kaj redaŭrigeblan malsatstrikon. Tio estas por ili rimedo por protesti kontraŭ sia administracia enkarcerigo en la israelaj malliberejoj.

Tiuj 30 malliberuloj, ĉiuj en administracia enkarcerigo, kelkfoje enfermitaj de pli ol jaro, sen kulpigo nek juĝo, ofte ne konas la motivon de sia enkarcerigo.

Kvankam tiu praktiko ne estas kontraŭleĝa laŭ la internacia juro, ĝia uzado fare de la israelaj aŭtoritatoj estas problemo.

Ĝi estas « sistema, arbitra kaj senlime redaŭrigebla », eksplikas Milena Ansari, pledistino ĉe la NeRegistara Organizaĵo Addameer.

« Ĉefe eks-malliberuloj estas celitaj de tiu proceduro de administracia enkarcerigo, ŝi mencias. Ili estas arestitaj, enkarcerigitaj, surbaze de "sekretaj informoj" pro suspekto, ke ili povus esti "estonta minaco por la sekureco de la Ŝtato Israelo". Kaj kiel preventa aranĝo, ili estu arestitaj ».

 

Pli ol 750 Palestinanoj estas administracie enkarcerigitaj

Tio estas la kazo por 80% el la malliberuloj, kiuj kuniĝas kun tiu malsatstriko, kiel Salah Hammuri, franca-palestina advokato kaj defendanto de Homaj rajtoj, kiu trapasis sep jarojn en malliberejo, aŭ Asem Al-Ka’bi, liberigita post 18 jaroj da malliberejo, denove administracie enkarcerigita, malpli ol jaron poste.     

Tiuj malsatstrikoj, malgraŭ fizikaj konsekvencoj por la malliberuloj, estas rimedo fari premon.

« Kompreneble, ni ne deziras tion al iu ajn Palestinano, sed tiuj ĉi havas nenian alian rimedon esprimi sian opozicion al tiu praktiko », asertas Milena Ansari. 

« Eĉ ni, kiel advokatoj, plejparte de la tempo sentas nin senutilaj, kaj la internacia komunumo bedaŭrinde, ne firme kontraŭas tiujn administraciajn enkarcerigojn ».

Laŭ la observantoj, la uzado de tiu praktiko kreskas konstante de post majo 2021. Sume, pli ol 750 Palestinanoj - inter kiuj ses infanoj kaj du virinoj – estas administraciaj malliberuloj.       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }