/image%2F0553642%2F20210609%2Fob_d05bc8_phpkqb24m.jpg)
09/06/2021
Bildo : Du manifestaciantinoj svingas afiŝtabulojn antaŭ la enirejo de la tribunalo de Jerusalemo, subtene al la familioj de Silwan, minacitaj je elpelado, la 26an de majo 2021.
Elpeladoj profite al judaj kolonianoj, malkonstruo de iliaj domoj : la Palestinanoj frontas la israelan okupacion. En Jerusalemo, 7 850 personoj riskas troviĝi sen hejmo. Ne nur la loĝantoj de la emblema kvartalo Sheikh Jarrah, sed ankaŭ la loĝantoj de Silwan, situinta piede de la placego de la Moskeoj, estas koncernataj. Dekoj da familioj de tiu loko ricevis ĉi-semajne avizon pri detruado de iliaj loĝejoj. La Palestinanoj denuncas etnan purigadon.
En Silwan, la kvartalo el-Boustane tute adekvate surhavas la nomon « ĝardeno » en la araba lingvo : stretaj stratoj kaj vegetaĵa haveno, tiu loko estas dezirata de Jerusalemo. Enirante hejmen, Fakhri Abu Diab, trovis avizon pri malkonstruado. « Ili eĉ ne metis ĝin en la leterkeston, sed rompis la vitron de la pordo por deponi ĝin en la domo. Ĉi tie la tuta kvartalo estas minacita de malkonstruado : 100 domoj, kiuj reprezentas 1 550 personojn. La urbodomo asertas, ke tiuj domoj estis konstruitaj sen permesilo. Sed la vero estas, ke plejparte el tiuj domoj estis konstruitaj multe da tempo antaŭ la israela okupacio. Tiam, ni ne bezonis permesilon ».
Detrui sian propran domon
Naskiĝinta en tiu familia domo en 1962, Fakhri Abu Diab disponas nun pri 21 tagoj por detrui mem sian propran domon. Male, li pagu duoble pli : malkonstruan koston al la urbodomo, kaj monpunon. Li nun gastas reprezentantojn de Ir Amim israela NRO, kiu subtenas la Palestinanojn. Aviv Tatarsky estas la reprezentanto de la organizaĵo.
« De 1967, dato kiam Israelo aneksis Orientan Jerusalemon, la Israelanoj rifuzas al la Palestinanoj la proprietan rajton sur iliaj propraj teroj. Do poste, estas facile diri : ili ne havas la pruvojn pri ilia proprieto. Ja Israelo kreis tiun situacion », substrekas Aviv Tatarsky.