Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2020 5 19 /06 /juin /2020 20:01
AP Foto/Manuel Balce Ceneta

19/06/2020

Tiuj, kiuj estas poezie nomitaj «la dreamers» («la revantoj») plu povas revi… La tre atendita verdikto de la Ĉefkortumo, diskonigita ĉi-posttagmeze, ebligas tiujn junajn «revantojn» restadi en la revata lando sen angoro. Ili kontraŭleĝe eniris sur la usonan teritorion ekde sia infaneco aŭ adolesko. 

Numero de socia asekuro por eviti forpeladon

Tiuj migrantoj estas nun ĉirkaŭ 700 000. Ili aĝu malpli ol 30-jaraj por profiti protektadon de programo, kies nomo estas DACA (Deferred Action for Childhood Arrivals), kaj kiu estis efektivigita 8 jarojn antaŭe, komence de la dua mandato de Barack Obama.  

La demokrata eks-prezidento decidis en 2012 nuligon de ĉiuj minacoj de elpelado kontraŭ junaj migrantaj sendokumentuloj, ebligante al ili eviti ĝin, se ili akiras numeron de socia asekuro. Ja en Usono, tio ĉi estas la ŝlosilo, kiu ebligas malfermi la pordojn por jen komenci studadon, jen trovi laboron.

  

Laŭ la prezidento Trump, tio estas «kontraŭleĝa» programo,

Sed tio ne enkalkulis la decidemon de Donald Trump detruadi tiun simbolon. Surprize alveninta ĉe la Blanka domo, la respublika prezidento, kiu faris de la lukto kontraŭ la neleĝa migrado unu el siaj bataj argumentoj tutlonge de sia balot-kampanjo, nuligis tiun aranĝon, ekde la unua jaro de sia elekto en 2017. Li abrupte decidis ĉesigi la programon de helpo al la «revantoj», juĝante ĝin «kontraŭleĝa».

De tiam, la juĝa lukto neniam ĉesis… En pluraj usonaj Ŝtatoj, tribunaloj urĝe demanditaj, sukcesis ekde la anonco de la prezidenta volo de Donald Trump, interrompi la prezidentan decidon. Sed la paŭzo ne daŭris, ĉar la registaro tuj apelaciis, ĝis la Ĉefkortumo se bezone.

        

La Ĉefkortumo opinias, ke tiu decido estas «kaprica»

La 18an de junio 2020, la plej alta jurisdikcio de Usono  konfirmis firme la rajton de la 700 000 junaj «revantoj» daŭrigi sian usonan aventuron. La juĝistoj konsideris la decidon de la administracio Trump samtempe «kaprica» kaj «arbitra». 

06/03/2018

Usono: manifestacio subtene al la senpaperuloj en Kalifornio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/00d423dfffc2522844690240faf90ce1425e2504

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }