Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 février 2020 2 04 /02 /février /2020 15:16

04/02/2020

Bildo: “Homoj antaŭ profito”

La laboristoj de Ameos en Germanio, privata malsanuleja korporacio kun profitodona celo, postulas justajn salajrojn, garantiatajn per kolektiva konvencio. En la federacia lando Saksio-Anhalton oriente de Germanio ekzemple, la flegistinoj ricevas ĝis 500 eŭroj malpli ol la ekvivalentaj dungitoj de la aliaj malsanulejoj. Sed Ameos rifuzas subskribi kolektivan konvencion kun la sindikato ver.di. Post mallonga amasa striko en novembro, Ameos maldungis sen antaŭavizo 14 laboristojn, kaj minacas maldungi 800 aliajn laboristojn, se la sindikata aktiveco daŭros. La laboristoj nun komencis senliman strikon. Ili luktas por akiri pli bonajn salajrojn. Adekvata mongajno ebligos ankaŭ trovi pliajn personojn por la profesioj pri sano. La prioritato estas liveri adekvatajn sanservojn al la regiono, kaj ne realigi pli kaj pli altajn profitojn. 

La laboristoj bezonas vian subtenon en sia lukto. Bonvolu kuniĝi kun ni por sendi protest-mesaĝojn al la regiona direktoro Frank-Ulrich Wiener, kaj la prezidento de la estraro de Ameos, Dr Axel Paeger.

Retmesaĝo

Kara Dr Paeger, kara Frank-Ulrich Wiener,                

La dungitoj de viaj klinikoj en la distriktoj Salzland kaj Börde postulas justajn salajrojn kaj protektadon per kolektiva konvencio. Anstataŭ komenci intertraktadojn, vi, S° Timm, kiel regiona ĝenerala direktoro, maldungis almenaŭ 14 dungitojn sen antaŭavizo, kaj minacis maldungi 800 aliajn laboristojn. Tia sinteno ne estas akceptebla. La leĝo kaj la demokratiaj reguloj estu respektataj. Normoj aparte striktaj aplikiĝas al entrepreno pri sanservoj kiel la via, financita per kotizoj de sociala asekuro kaj impostoj.

Mi urĝe invitas vin intertraktadi kaj subskribi kolektivan konvencion por la dungitoj de Salzland kaj Börde, nuligi ĉiujn maldungojn, kaj ĉesigi la minacon de maldungo pro aferaj operacoj.      

Partnerece kun Ver.di, germana sindikato, kiu enkalkulas preskaŭ 2 milionojn da membroj apartenantaj al pli ol mil malsamaj profesioj kaj ĉiuj sektoroj, laborantaj en servoj aŭ koneksaj sektoroj kaj sociaj servoj, edukado, arto kaj kulturo, kaj amaskomunikiloj,

kaj EPSU – la Eŭropa sindikato de la publikaj servoj, kiuj reprezentas 8 milionojn da laboristoj en la eŭropaj publikaj servoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }