Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2018 6 08 /09 /septembre /2018 20:49

08/09/2018

Bildo: Manifestacio kontraŭ ekstremdekstro de Alternativo por Svedio en Stokholmo, la 7an de septembro 2018. TT News Agency/Erik Simander via REUTERS

En la asocioj, kiuj okupiĝas pri sociigo de la migrantoj en Svedio, la rezulto de la deputitaj balotoj ĉi-dimanĉon 9an de septembro maltrankviligas. En la NRO Kompis, kiu organizas multajn aktivecojn por la migrantoj, kaj specife individuajn renkontiĝojn post intervjuo, tiel ke amikecaj rilatoj disvolviĝu inter Svedoj kaj eksterlandanoj, estas konstatite, ke la sinteno rilate al la fremduloj ŝanĝiĝis de post 2015. 

En tiu lokalo de la kvartalo Söderberg, meblita per piano kaj kelkaj beletaj tabloj, Ingrid sveda arkitektino, venis por renkonti Sible, eritrea rifuĝintino. Ambaŭ kun siaj gefiloj.  

Ingrid opinias, ke socia miksiĝo ne sufiĉe ekzistas en Stokholmo: «Tio estas okulfrapa. En la urbo-centro, plimulte da homoj estas blankhaŭtaj, kaj en kelkaj kvartaloj de la ĉirkaŭurboj, loĝas nur migrantoj».   

Sible alvenis de Asmaro antaŭ 8 jaroj. Ĉiutage, ŝi vidas siajn eritreajn amikojn, kaj ĉiuj restas inter si. En Kompis, «kun svedaj amikoj, ni pliriĉigas niajn vivojn», ŝi opinias.

Sible ignoras la kreskadon de ekstremdekstro. Male, Elina Blomberg, respondeculino de la asocio, maltrankviliĝas. Ŝi spertis ŝanĝiĝojn, ekde kiam la registaro decidis restrikti akceptadon de la rifuĝintoj, fine de 2015. Ĉi tiun jaron, «ŝanĝiĝo vere okazis, kaj ni plu spertas la efikojn ĝis hodiaŭ». Antaŭe, multaj Svedoj «venis, kaj deziris renkonti eksterlandanojn». Sed, de post la «kulmino» de 2015, kiam la lando akceptis 160 000 personojn, «estas pli malfacile trovi helpantojn, tio vere estas malĝoja».        

Tio ne malhelpas Ŝadli resti optimisma. Ŝadli «opinias, ke Svedio plu akceptos ĉiujn. Ni devas labori ĉi tie, ke tiu lando pli bone fartu». Ŝadli kaj ties edzino, ĉiuj du eritreaj instruistoj estis senditaj en Svedion fare de UN antaŭ 6 monatoj, «kaj ĉio estas en ordo», ili ekspikas.

Laŭ la homoj, kiuj voĉdonas por centro aŭ centro-maldekstro, identeco signifas demokration, malfermadon, toleron por Svedio. Laŭ kelkaj personoj, kiuj voĉdonas por la konservativuloj aŭ ĉefe por la Demokratoj de Svedio, ekstremdekstra partio, identeco signifas esti Sveda kulture, eĉ etnisme  […] Jen ambaŭ konceptoj pri Svedio, kiu dividas la Svedojn.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }