Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 novembre 2017 7 19 /11 /novembre /2017 15:52
Bildo: manifestaciantoj en Harareo, la ĉefurbo de Zimbabvo, petas de la prezidento Robert Mugabe, ke li demisiu, la 18an de novembro 2017. REUTERS/Philimon Bulawayo

19/11/2017

Ekde la mateno de la 18a de novembro, grava homamaso respondis la alvokon manifestacii sur la stratoj de la ĉefurbo, Harareo, por peti de la prezidento Robert Mugabe, ke li bonvolu demisii.

Lanĉita de la ĉefo de eks-batalantoj en la milito pri sendependenco de Zimbabvo, kaj de la civila socio, la alvoko al manifestacio sur la stratoj de Harareo estis aŭdita. Ekde la mateno, la korespondantoj de la BBC atestis pri «ĝoja homamaso sur la stratoj de la ĉefurbo, postulante la demision de la prezidento Robert Mugabe, kaj celebrante la rolon de la armeo, kiu dolĉigis la premon de tiu potenco».

Trankvile, la homoj atendas, «svingante flagojn de Zimbabvo, starantaj sur bustegmento, aŭ sidantaj sur siaj veturiloj, funkciigante siajn hupojn», raportas la retpaĝo de la BBC.

Manifestacianto konfidas al la ĵurnalistoj: «Tiu tago celas lanĉi novan komenciĝon».

Post du tagoj da senfruktaj intertraktadoj ĉe la prezidenta palaco, kie la 93-jara Ŝtatĉefo estis ĉirkaŭata de asembleo de intertraktantoj petante de li, ke li demisiu, Robert Mugabe publike aperis vendredon la 7an de novembro, sed «li parolis nur por malfermi diplomiĝan ceremonion ĉe universitato», daŭrigas la retpaĝon.

Pluraj regionaj estroj intervenis siaflanke ĉe televido por postuli la foriron de la prezidento «kaj la demision de lia edzino, Grace Mugabe, membro de la reganta partio».  

Kvankam tiu paca manifestacio ne malimplikas la situacion, «la timo, kiu longe malhelpis la homojn surstratiĝi, ŝajne malaperis», notas la BBC.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }