Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 septembre 2017 3 20 /09 /septembre /2017 13:45

20/09/2017

Pluraj konataj personoj de la kataluna regiona registaro, el kiuj la konsilisto de la help-prezidento, estis arestitaj merkredon, dum traserĉadoj estis plenumitaj en la sidejo de la regiona ekzekutivo.

Hispanio intensigas siajn jurajn agojn por malhelpi la referendumon pri memstareco de la venonta 1a de oktobro, dezirata de la katalunaj separatismuloj. La civila gvardio arestis merkredon matene Josep Maria Jove, kiu estas la ĝenerala sekretario de la vic-prezidenteco de Katalunio, konfirmis informfonto de la departemento Ekonomio de la Katalunia ekzekutivo, kiu ankaŭ dependas de la vic-prezidenteco. Ankaŭ dek unu aliaj respondeculoj estis arestitaj.    

Samtempe, la civila gvardio traserĉadis plurajn departementojn de la ekzekutivoj de Katalunio en Barcelono, dum Madrido plenumas enketojn ĉiudirekten por malhelpi la organizadon de referendumo pri memstareco, malpermesita de la justico la 1an de oktobro.

 

45 000 kunvokoj adresitaj al la asesoroj de la voĉdonejoj.

«La hispana milita polico eniris en la oficejojn de la kataluna registaro», anoncis porparolanto de la "Generalitat" (kataluna ekzekutivo) elvokante la departementojn pri ekonomiko, eksteraj aferoj, kaj la prezidentejon. Informfonto proksime de la enketo, konfirmis tiun okazantan operacion, sen komento. Tiuj traserĉadoj intervenas, dum la policaj operacioj intensiĝas de post la pasinta semajnfino, kun multobligado de konfisko de balotaj materialoj, interalie afiŝoj kaj balotaj propagandiloj.    

Mardon, la civila gvardio krome sin feliĉigis, ke ĝi redaktis 45 000 kunvokojn adresitajn al la asesoroj de la voĉdonejoj, kiuj devas deĵori dum la referendumo de la 1a de oktobro, kaj juĝita kontraŭ-konstitucia fare de la Konstitucia kortumo.

Laŭ komunikaĵo diskonigita mardon vespere, tio reprezentas «80% el la necesaj kunvokoj» por provizi la voĉdonejojn de la necesaj asesoroj. Tiuj konfiskoj intervenis en pluraj lokaloj de la entrepreno pri privataj poŝtaĵoj Unipost, precizigas la civila gvardio.

En Terrassa, 28 kilometrojn nord-okcidente de Barcelono, sendependistaj aktivuloj stariĝis antaŭ la oficejoj de tiu entrepreno, provante bloki la aliron al la reprezentanto de la justico, kiu prezentis traserĉadpermeson. Ili finfine estis forpelitaj de la polico.

Laŭ nombro de seĝoj, la separatismuloj estas plimultaj en la regiona Parlamento de post septembro 2015. Sed la kataluna socio ne havas firman opinion pri la sendependa demando, laŭ la opinisondoj. En la regionaj balotoj en 2015, la sendependistoj akiris 47,6% el la voĉdonoj, kaj la kampo kiu subtenas restadon en Hispanio 51,28%. Pli ol 70% el la katalunanoj tamen deziras esprimi sin pere de bone organizata referendumo, laŭ ĉiuj opinisondoj.             

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }