Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 décembre 2016 2 27 /12 /décembre /2016 13:22

27/12/2016

Foto REUTERS/Dado Ruvic: Multaj manifestacioj en subteno al Alepo okazis en Eŭropo. Ĉi tie la 14an de decembro 2016 en Sarajevo. REUTERS/Dado Ruvic

Ĉi-lundon 26an de decembro, grupo da aktivuloj ekiris de Berlino je la 10a horo kaj marŝados, dum pluraj monatoj, direkte al Alepo en Sirio. Cento da eŭropaj civitanoj organizis tiun civitan marŝadon, kiu sekvos la vojon de la migrantoj en inversa direkcio. Ĉiuj « bazaj civitanoj » estas invititaj kuniĝi kun ili laŭlonge de la irvojado, por esprimi sian solidarecon kun la siria loĝantaro.

La rendevuo okazis pasintan lundon 26an de decembro, je la 10a horo matene, antaŭ la eks-flughaveno Tempelhof en Berlino. Tiu loko akceptas hodiaŭ unu el la plej grandaj dormejoj por rifuĝintoj en la germana ĉefurbo. Loko ege simbola por la ekiro de civita marŝado al Alepo en Sirio.

Tiu iniciativo, lanĉita de la pola ĵurnalistino Anna Alboth kaj ties edzo, kiu profesias kiel fotisto, ŝajne daŭros plurajn semajnojn. (…)

« Marŝado malfermita al ĉiuj »

Tagon antaŭ la ekiro, pli ol 2800 personoj jam enskribiĝis en la fejsbukpaĝo de la « civita marŝado por Alepo », tiel engaĝiĝante partopreni tuton aŭ parton de la vojirado. (…) La aktivuloj sekvos la faman Balkanan Vojon, en inversa direkcio. Tiu Vojo estis uzita de miloj da rifuĝintoj por fuĝi la militon kaj la bombadojn en Sirio. Laŭ tiuj aktivuloj, tio ja ege sufiĉas. Estas do tempo por agado. En retpoŝtita video,  Anna Alboth deklaris antaŭ kelkaj semajnoj: « Ni povas agadi. Mi deziras transformi tiujn plorojn kaj koleron al agado. Mi ne nur volas esprimi mian solidarecon kun Alepo, mi deziras iri al Alepo ».

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }