/image%2F0553642%2F20150908%2Fob_265bd7_rana.jpg)
08/09/2015
La aŭtoritatoj de Dako postulis cenzuron por tiu longfilmo, kiu rakontas la disfalon de konstruaĵo, kiu mortigis 1135 laboristojn pri konfekcio, en aprilo 2013.
Tio estas kvietiĝo por ĉiuj, kiuj luktas kontraŭ forgeso en Bangladeŝo. Cenzuro kiu minacis la filmon Rana Plaza finfine leviĝis, dimanĉon 6an de septembro, post decido de la ĉefkortumo de Dako. Tiu longfilmo produktita de Ŝamima Akhter kaj realigita de Nazrul Islam Khan estis akuzita pri volo « krei negativan efikon sur la loĝantaro, en Bangladeŝo kaj eksterlande, kaj timigi la laboristojn de la konfekcia sektoro », indikas The Independent.
La filmo rakontas la teruran historion de la konstruaĵo « Rana Plaza », en kiu stariĝis konfekciaj laborejoj, kaj kiu disfalis la 24an de aprilo 2013, kaŭzante la morton de almenaŭ 1135 personoj, kiuj ĵus komencis sian labortagon. Tagon antaŭe, evakuaj instrukcioj tamen okazis post apero de fendoj en la muroj. La averto estis bedaŭrinde tute ignorita.
/image%2F0553642%2F20150908%2Fob_c96b40_bangladesh.png)
Tro tiklega
La scenaro estas fikcio inspirita de realaj faktoj. Ĝi rakontas la trajektorion de laboristino, kiu postvivis tiun katastrofon, trajektorio ke la aŭtoritatoj ŝajne juĝis tro tiklega, interalie ĉar plejparte el la viktimoj laboris kontraŭleĝe por famaj internaciaj markoj de vestaĵoj.
« Pasintan 16an de julio, la filmo tamen jam akiris permeson por projekcio en kinejoj, kaj ĝia apero estis planita je la 4a de septembro, ĝis la Alta Kortumo de Justico oponis, kaj malpermesis la 24an de aŭgusto ĉiajn projekciojn por daŭro de ses monatoj », memorigas "The Independant", kiu ĝojas ke Rana Plaza spertas finfine finon de siaj problemoj, kaj ke la publiko povos vidi ĝin en ĉirkaŭ cent kinejoj.
Dum ekskluziva intervjuo en Daily Star la scenaristo kaj reĝisoro Nazrul Islam Khan eksplikas, ke li volis emfazi la « laboristajn rajtojn », ke « iliaj laborkondiĉoj estu pli sekuraj estontece ». Li konfidas, ke li pensis pri tiu kina projekto « tuj post la katastrofo » kaj sin deklaras fiera, ke li produktis « la unuan filmon, kiu traktas tiun temon en la lando »