05/06/2016
Lambastonaj batoj kontraŭ policaj ŝildoj, jen simbolo de malespera lukto. Centoj da handikapitaj personoj venis en La-Pazon el tuta Bolivio por postuli altigon de la sociaj helpoj, kiujn ili ricevas.
Ili ne povis antaŭeniri – ili volis aliri la registaran palacon – forpelitaj de la policistoj. Plorigaj gasoj kontraŭ viroj kaj virinoj, inter kiuj kelkaj sidantaj en rulseĝoj, la bildoj ŝokis Bolivion.
Laŭ Alex Vasquez, prezidento de la federacio de handikapitaj personoj de Ĉukisakio, « Handikapitaj personoj estis vunditaj. Ni estis plu kaj plu gasvenenitaj. Ĉifoje, tio estis tre perforta, mi ricevis gason plenvizaĝen ».
Tiuj ricevantoj de minimumaj sociaj helpoj postulas ties haltigon. Hodiaŭ, la registaro pagas iom pli ol 10 eurojn monate. Ridinda sumo laŭ la manifestaciantoj. Ili postulas 64 eŭrojn monate.