Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mars 2015 6 21 /03 /mars /2015 13:15
Birmo : 3 viroj malliberigitaj pro blasfemo kontraŭ Budao

21/03/2015

Du Birmoj kaj unu Novzelandano estis kondamnitaj al du jaroj kaj duono da malliberejo kun trudlaboro pro blasfemo. Ili havis trinkejon en Ranguno, Birmo, kaj unu el ili enretigis bildon de Budao kun aŭskultiloj por promocii vesperfeston. Tio estas insulta bildo, laŭ la akuzoj. Tiu verdikto ilustras kreskadon de ekstremisma budaismo en Birmo.

Ŝi krias koleron kontraŭ grupo de ekstremismaj budaistoj, venintaj ĉeesti la verdikton. La patrino de unu el la birmaj akuzitoj riproĉas ilin ke ili aĉetas poŝtelefonojn dank’ al mondonacoj de la adeptoj, kaj poste diskonigas malamegajn mesaĝojn en la sociaj retoj. La polico estas devigata interveni por disigi ilin.

Iom pli poste, Philip Blackwood eliras el la tribunalo kaj direktiĝas al la homamaso. Tiu Novzelandano kaj ties du birmaj asocioj estis kondamnitaj je du jaroj kaj duono da malliberejo. « Tio estas pli ol la maksimuma riskita puno », plendas tiu, kiu enretigis la pridiskutitan bildon. Ankaŭ la edzino de la tria kondamnito, Myat Nandar, ne komprenas la severecon de la verdikto, aparte kontraŭ ambaŭ birmaj akuzitoj.

« Ili nenion sciis. La justico decidis ke ĉiuj kulpas. Mi estas tre ŝokita, tio estas tute maljusta. Ili kulpas pri io, kion ili ne faris, kaj tute ne konis. Tio estas klara. Kiel ni povos plu fidi la tribunalon? »

Birmo : 3 viroj malliberigitaj pro blasfemo kontraŭ Budao

Democratic Voice of Burma, birma gazeto, elektis, mardon 17an de marto, enretigi sur la akcepta paĝo de sia retpaĝaro, la supozitan blasfeman foton, kiu kaŭzis la kondamnon de la tri akuzitoj.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20150317-birmanie-condamnations-prison-image-bouddha-blaspheme/

https://www.youtube.com/watch?v=XeFO_ObAQEc

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }