
20/03/2015
De pluraj jaroj, Aleksandr Kolĉenko, estas konata en Krimeo pro siaj engaĝiĝoj kontraŭfaŝismaj, sindikataj, anarkiistaj, ekologiistaj. Diskoniginte filmon pri la murdo de la krimea sendependa ĵurnalistino Anastasija Baburova, en Moskvo en 2009, li estis atakita per tranĉilo de faŝisma bando.
Li daŭrigis siajn aktivaĵojn favore al la homaj rajtoj kaj partoprenis, en la kontraŭfaŝisma kampo, al la manifestacioj de la placo Majdano, kiuj finatingis forpelon de la ukrainia prezidento Ianukoviĉ, kies klano prirabis la riĉaĵojn kaj ekspluatis la loĝantaron de tiu lando.
Dum la rusia milita interveno en Krimeo, Aleksandr Kolĉenko organizis pacajn manifestaciojn por protesti kontraŭ la milita okupacio, kiu falsigis la referendumon, flanke de civitanoj tataraj, ukrainiaj aŭ rusiaj. Kelkajn tagojn antaŭ unu el tiuj manifestacioj, la rusia politika polico (FSB) forkaptis plurajn el tiuj organizantoj de tiu popola rezistado; inter kiuj Aleksandr Kolĉenko la 16an de majo 2014.
Kun tri aliaj forkaptitaj personoj, li estis interalie akuzata pri «organizado de terorisma grupo ligita al ukrainia ekstremdekstro». Sekvas litanio de deliraj akuzoj : Kolĉenko estas akuzata pri planado de eksplodoj apud la statuo de Lenino en Simferopolo la 8an kaj 9an de majo, sabotado de fervojoj kaj elektraj linioj, provo de incendio de la lokaloj de Rusia Unio kaj de la rusia komunumo de Krimeo la 14an de aprilo, kaj tiu de Unuiĝinta Rusio la 18an de aprilo.
Aleksandr Kolĉenko estas kontraŭfaŝisto, kiun la politika polico provas priskribi kiel faŝiston. Aleksandr Kolĉenko estas viro, kiu konsideras sin kiel ukrainian civitanon, kaj ke rusia politika polico volas juĝi kiel ruson. Li estas enfermita en drastaj kondiĉoj, liaj advokatoj estas senigitaj de la fundamentaj rajtoj de vera defendo, kaj li estas sub minaco de 15 jaroj da laborkampo.
Aleksandr Kolĉenko estas studento kaj sindikata aktivulo ; li ankaŭ laboris kiel leterportisto, paralele al siaj studoj. Li aktive defendas, en praktiko, la rajton libere organiziĝi, la rajton krei kaj vivigi organizaĵojn asociajn, sindikatajn, ekologiistajn aŭ politikajn.
Li estas en la kampo de tiuj, kiuj luktas kontraŭ ekstremdekstro, ukrainia, rusia aŭ alia. Ĉar li luktas kontraŭ koruptado kaj por egaleco de rajtoj inter ĉiuj, Aleksandr Kolĉenko estas la celo de la oligarkiaj klanoj, en Rusio kaj Ukrainio. Aleksandr Kolĉenko aktivadas por rajto de ĉiuj popoloj decidi pri ties estonteco.
Kampanjo por liberigo de Alexandr Kolĉenko: