22/10/2014
La Saĥarov-Premio estis aljuĝita, mardon 21an de oktobro, de la Eŭropa parlamento, al la konga ginekologo Denis Mukwege. Li estas rekompencita pro sia laboro por la virinoj, viktimoj de seksperfortoj dum armitaj konfliktoj, interalie en Demokratia Respubliko Kongo (DRK).
Doktoro Mukwege, kies nomo estis plurfoje proponita por la Nobel-Premio pri Paco estas konata, ĉar li estis je origino de la malsanulejo kaj fondaĵo de Panzi, oriente de DRK. Depost ties kreado, en 1999, la establaĵo sukcesis «ripari» la kripligitajn korpojn de kvardek mil virinoj kaj infanoj, viktimoj de seksperfortoj.
Laŭreato de la premio Fondaĵo Chirac, Denis Mukwege venis en Parizon fine de la jaro 2013 por atesti pri la abomenaĵoj plenumitaj kontraŭ la virinoj en militanta lando kaj ties konsekvencoj : infektado per aidoso, detruitaj familioj, naskiĝoj de «infanoj el seksperforto» eksigitaj de sia komunumo…
La prezidanto de la Eŭropa parlamento, Martin Schulz precizigis, ke la prezidantoj de la politikaj grupoj, kiuj aljuĝas tiun distingon, unuanime voĉdonis. Li aldonis, ke la eŭropaj deputitoj manifestis subtenon al ambaŭ aliaj finalistoj, la poreŭropa ukrainia movado Eŭromajdano, kiu estos asociata al disdono de la premio en Strasburgo la 26an de novembro, kaj la azerbajĝana aktivistino pri homaj rajtoj Leyla Yunus, nun malliberigita.