03/07/2014
La polico komencis merkredon matene evakuadon de la ĉefa migradkampo de Kalezo, uzante plorigajn gasojn.
Ĉi-merkredon matene, la migrantoj instalitaj de fine de majo en centro de divido de manĝaĵoj en la havena areo de Kalezo estis vekintaj de la polico, kiu komencis evakuadon je la 6a horo. Sammomente, en urbo-centro, ankaŭ pluraj neloĝataj domoj kontraŭleĝe okupataj de pluraj semajnoj estis evakuitaj.
La evakuado de tiuj kandidatoj al migrado en Brition estis decidita fine de junio de la administracia tribunalo de Lilo, post peto pri urĝa proceduro fare de la urbodomo de Kalezo. La urĝa decido estis interalie motivigita de la daŭra karaktero de la okupado kaj de la sanitaraj riskoj en la ĉefa kampo.
Plorigaj gasoj kaj arestadoj
Laŭ volontuloj kaj surlokaj asociaj aktivuloj, la polico ekuzis plorigajn gasojn por deloki migrantojn kiuj plu dormis. Céline, pridemandita de AFP, rakontas : « Mi estis ene, la policistoj alvenis, ili blokis ĉiujn elirejojn kaj ekuzis plorigajn gasojn por malhelpi la homojn eliri ». Volontuloj kaj ĵurnalistoj jam estis evakuitaj el la centro de divido de manĝaĵoj en la komenco de la operacio, sed kelkaj asociaj aktivuloj kiel Jean-Claude Lenoir, membro de la asocio Salam, kiu disdonas manĝaĵojn al la migrantoj, estis arestitaj.
Ĉiuj aliroj al la kampo estis blokitaj per CRS-busoj, kaj ankaŭ la aliroj al la maro estis kontrolitaj de policistoj en ŝvelboatoj. Kelkaj migrantoj kiuj provis fuĝi grimpante al kradoj estis kaptitaj de la polico.
La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj pridemandas Francion
Post demando deponita ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj fare de la advokato de migrantoj, Norbert Clément, la Kortumo aliparte adresis al la franca registaro la demandon pri reloĝado de la evakuitaj personoj. Tio signifas, kiel eksplikas la advokato, ke se la Kaleza tribunalo ne interrompas la evakuadon, « ĉiuj incidentoj estos sciigitaj al Eŭropa Kortumo » kaj povos finfine okazigi « kondamnon de Francio ».
Fine de majo, tri kampoj kiuj akceptis ĉirkaŭ 650 kandidatojn al migrado en Brition, ĉefe Sirianoj kaj Afganoj, estis evakuitaj kaj detruitaj per ŝovelmaŝino. La migrantoj tiam instaliĝis en la centro de divido de manĝaĵoj.
Dum tiuj kvin unuaj monatoj de la jaro 2014, 3.000 migrantoj estis arestitaj en Kalezo. Tio estas dekoble pli ol en la sama periodo pasintjare.
http://www.franceinfo.fr/actu/societe/article/evacuation-camp-de-migrants-calais-525117