05/06/2014
La 1an de junio, 3.000 personoj manifestaciis sur la stratoj de Honkongo por memorfesti la subpremon de la pordemokratia movado de Tian'anmen kiu, la 4an de junio 1989, okazigis almenaŭ mil mortintojn.
En reelvoko de la foto kiu simbolas por la tuta mondo tiun eventon, viro surhavanta blankan t-ĉemizon, kun plasta sako enmane, pozis fronte al kopio de la tanko.
Insultoj estis interĵetitaj kun kontraŭ-manifestaciantoj, laŭ kiuj la interveno de la ĉina armeo estis « racia », raportas South China Morning Post.
En Ĉinio, dekoj da personoj estis arestitaj kaj pridemanditaj, aŭ spertis minacojn.
Preskaŭ 40, ĉefe konataj advokatoj, ĵurnalistoj, artistoj kaj intelektuloj, estis arestitaj.
La severeco de tiu ondo da subpremo celante trudi silenton pri la 4an de junio 1989 larĝe superas la antaŭajn.
http://www.courrierinternational.com/article/2014/06/04/tian-anmen-vingt-cinq-ans-apres