Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juin 2014 3 04 /06 /juin /2014 12:30

04/06/2014

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mozelo

Ĉirkaŭ 150 personoj, partoprenantaj al « Marŝado por libereco » haltis en Schengen por marki sian opozicion al la politikoj celante redukti la moviĝon de la personoj en Eŭropa Unio.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/hispanio-melilo-centoj-da-migrantoj-provas-transiri-la-landlimon.html

Post trairo de Germanio kaj Francio, la « Marŝado por libereco - Freedom not frontex » transiris dimanĉon la luksemburgian landlimon, en Schengen. Tiu movado celas defendon de la kaŭzo de la migrantoj kaj sendokumentuloj, aktivas por abolo de politikoj celantaj fermi la landlimojn inter la eŭropaj landoj kaj deziras starigon de samaj laborkondiĉoj por ĉiuj eŭropaj civitanoj.

Ĉirkaŭ 150 personoj konsistigas defiladon kiu restados kelkajn tagojn en la Grandduklando. Post Schengen ĉi-dimanĉon, la defilado atingos Weiler-la-Tour, mardon, antaŭ Luksemburgo (ĉefurbo), ĵaŭdon kaj vendredon, kie okazos kelkaj aktivaĵoj. La partoprenantoj forlasos la Grandduklandon post etapo en Steinfort, sabaton. Venontan 20an de junio, la marŝado atingos Bruselon, planitan alvenurbon.

Tiu movado alvenas en Luksemburgio precize unu semajnon post la rezulto de la eŭropaj balotadoj, markitaj de forta kresko de eŭrofobiuloj kaj de la movadoj postulantaj fermadon de la eŭropaj landlimoj.

http://www.lessentiel.lu/fr/news/luxembourg/story/21706134

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }