Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mai 2014 7 18 /05 /mai /2014 16:07
Hispanio : Melilo : centoj da migrantoj provas transiri la landlimon

18/05/2014

Sabaton, centoj da migrantoj devenantaj de Afriko sude de Saharo provis perforte transiri la landlimon kiu apartigas Marokon de la hispana enklavo Melilo ĉe loko kie la premo de migrantoj senĉese kreskas de post la jarkomenco, laŭ registara informfonto.

« Grupo de kelkaj kvin cent personoj provis entrudiĝi » ĉirkaŭ la 14a horo, anoncis porparolanto de la delegacio de la hispana registaro en Melilo, memstara marborda urbo en Nord-Afriko.

La polico sukcesis reteni la migrantojn kaj « neniu eniris », li substrekis, aldonante ke « pli ol dudek personoj grimpis al la kradoj dum horduono antaŭ ol rezigni. La marokaj aŭtoritatoj poste ekzorgis pri ili ».

Same kiel tio okazis plurfoje, la gazetoj publikigis fotojn de grupoj da viroj devenantaj de Afriko sude de Saharo kiuj algrimpis la metalajn kradojn sepmetrajn alte kiu apartigas la sekurbarilojn ambaŭflanke de la landlimo, sub la okuloj de la hispana Civilgvardio.

Kelkajn horojn poste, alia provo okazis sed la migrantoj ne sukcesis atingi la sekurbarilon, konkludis porparolanto.

Ceŭto kaj Melilo, la du hispanaj enklavoj norde de Maroko estas la sola terlandlimo inter Afriko kaj Eŭropa Unio.

La migrada premo ege kreskadis en tiuj urboj de post la jarkomenco, ĉefe en Melilo kie la provizora akceptejo de migrantoj, kiu disponas pri 480 lokoj, akceptas pli ol 1.900 da ili post instalado de tendego.

La 18an de marto, ĉirkaŭ kvin cent sendokumentuloj provis entrudiĝi super la metala krado. Tio estas la plej grava sturmo sur tiu landlimo de post 2005, jaro kiam la urbo devis fronti amasajn alvenojn de migrantoj.

La 6an de februaro, 15 kaŝmigrantoj dronis provante atingi la urbon per naĝado.

La teniĝo de la hispana polico, akuzata ĉar ĝi pafis kaŭĉukajn kuglojn kontraŭ la migrantoj alvenintaj per naĝado, provokis viglajn kritikojn kontraŭ la konservativa registaro kiu petis pli altan helpon de Eŭropa Unio por reteni la fluadon de migrantoj.

http://www.lepoint.fr/monde/melilla-des-centaines-d-immigrants-tentent-de-franchir-la-frontiere-17-05-2014-1824790_24.php

Hispanio : Melilo : centoj da migrantoj provas transiri la landlimon

Video : nuna marŝado de la migrantoj de Strasburgo al Bruselo

1. Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato. 2. Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon. Artikolo 13 de la Deklaracio de homaj rajtoj.

Ni, migrantoj, sendokumentuloj, rifuĝintoj azilpetantoj decidis organizi karavanon kontraŭ la rasisma migradpolitiko de Eŭropa Unio kiu deiros de Strasburgo (Francio) direkte al Bruselo (Belgio), kie la eŭropaj institucioj stariĝas. Montrante ke ni ne respektas la landlimojn kiujn ili trudas al ni por teni nin enfermataj, ni sendos niajn petojn rekte tie, kie la decidoj estas prenataj.

Regularo Dublin: http://fr.wikipedia.org/wiki/R%C3%A8glement_Dublin_II

Frontex : http://eo.wikipedia.org/wiki/Frontex

Eurosur: http://de.wikipedia.org/wiki/Eurosur

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }