Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2014 1 28 /04 /avril /2014 20:18
Ĉinio : Yue Yuen : trudita fino de la striko en la uzino de ŝuoj

28/04/2014

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/inio-yue-yuen-trudita-fino-de-la-striko-en-la-uzino-de-uoj

La striko de 40.000 dungitoj de la ĉina uzino de ŝuoj Yue Yuen ĉesis vendredon, kontraŭ la volo de la dungitoj. Trudita reiro al la laboro, sub la polica premo ĉeestanta en ĉiuj konstruaĵoj, sub preteksto de minimuma akordo trudita al la salajruloj.

Tio estis unu el la plej gravaj strikoj en tiuj pasintaj jaroj en Ĉinio, kaj ĝi preskaŭ finiĝis : la 40.000 laboristoj de la giganta ŝu-uzino de Yue Yuen, situanta sude de Ĉinio, rekomencis la laboron.

La salajruloj strikis de la 14a de aprilo por protesti kontraŭ sia dungito, al kiu ili riproĉas malfruiĝintajn salajrojn nepagitajn kaj pli ĝenerale, iliajn salajrajn kondiĉojn kaj mankon en sociaj protektoj. La tajvana dungito Yue Yuen, kiu asertas ke ĝi estas la ĉefa sub-traktanto pri sport-ŝuoj po 300 milionoj da ŝuparoj produktitaj jare, provizas interalie Nike, Adidas, New Balance, Converse, AsicsPuma.

Post pluraj tagoj da kaosaj manifestacioj antaŭ la oficejoj kaj la arestado de kelkaj laboristoj, la ministerio de la Laboro anoncis vendredon ke ĝi ordonis Yue Yuen-n pagi la nepagitajn kotizojn ŝulditajn al la dungitoj. De tiam, 80% el la laboristoj revenis en la uzinon, ĉesigante la strikon.

Trudita reveno al la laboro

Fakte, la laboristoj ne kredas ke sia dungito reguligos siajn pagojn, kaj ne reiris labori plenvole. Laŭ China Labour Bulletin, ttt-ejo de NRO aktivanta favore al laboristaj rajtoj, la laboristoj fakte estis truditaj akcepti la koncedojn konsentitajn de la uzino. La ttt-ejo rakontas ke la polico kaj milicaj brigadoj ĉeestas antaŭ kaj ene de la lokoj por malhelpi ĉiajn manifestaciojn. « Kiel ne labori, kiam viro armita per bastono kaj kasko staras apud ni ? » demandas Xie, submastro en la uzino.

Pluraj laboristoj dubas ke la uzino submetiĝos al repago de la malfruiĝintaj salajroj kaj rifuzas kredi ilin laŭpromese. « Ni eĉ ne havas la rajton konsulti niajn kontojn por scii ĉu la mono estas ĝirita ! » rakontas dubema dungito. Aliaj rakontoj raportitaj de China Labour Bulletin elvokas policistojn malmuntantaj maŝinojn kiuj permesas mastrumadi la ĉeestajn kontojn. « Ili faras tion por deklari nin forestantoj lundon kaj maldungi nin senkompense », opinias laboristino de la uzino.

Cenzurita striko

Ĉina retpaĝaro pri informado, China Digital Times (bazita en Kaliforrnio kaj cenzurita en Ĉinio), elvokas ne citante siajn fontojn « en la celo protekti ilin », petojn de cenzuroj je la nomo de la aŭtoritatoj koncernantaj « ĉion, kiu rilatas al la striko de la laboristoj de la uzino Yue Yuen en Dongguan ».

En la retpaĝaro de la dungito, Yue Yuen Industrial Holdings, neniu informo pri la striko, sed langeto dediĉita al socia respondeco de la firmao, kiu laŭdas la laborkondiĉojn de la dungitoj kaj asertas provizi « variajn aktivaĵojn por nutri iliajn personajn disvolviĝojn ».

http://www.franceinfo.fr/monde/chine-fin-de-greve-forcee-a-l-usine-de-chaussures-de-yue-yuen-1398367-2014-04-26#main-content

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }