02/01/2014
La grekaj marbordaj gardistoj anoncis ĵaŭdon ke ili sukuris 85 kontraŭleĝajn migrantojn, inter kiuj virinojn kaj infanojn, sur pereanta ŝipo sud-oriente de la Egea maro.
« La migrantoj estas translokitaj sur aliaj ŝipoj kaj estos baldaŭ elŝipigitaj sur la insulo Astipalaia », indikis porparolanto de marbordaj gardistoj al AFP.
Marvaste de tiu insuleto situita inter Cikladoj kaj Dodekanesoj, la marbordaj gardistoj komencis sian intervenon dum la nokto de merkredo ĝis ĵaŭdo por sukuri la velŝipon sur kiu troviĝis la ŝippereuloj.
Ilia nacieco ne ankoraŭ estas konata. La helpo estis malsimplaj pro la malbona vetero, eksplikis ĉe la televid-kanalo Skaj Nikos Lagadianos, reprezentanto de la marbordaj gardistoj.
« Ni donis al ili manĝaĵon kaj akvon. Ili ne plu estas en danĝero », li aldonis.
Grekio estas enirejo al Eŭropa Unio por la migrantoj kaj rifuĝintoj de la landoj suferantaj pri konfliktoj aŭ malriĉaj en Afriko, Mez-Oriento kaj barata sub-kontinento.
La transirado de rifuĝintoj multe kreskis pasintjare pro daŭro de milito en Sirio kaj la alvenoj tra maro spertis kreskon pro pli striktaj kontroloj laŭlonge de la greka-turka norda terlandlimo.
http://www.20minutes.fr/monde/1269077-20140102-grece-85-migrants-secourus-mer-egee