20/10/2013
Dekoj da miloj da manifestaciantoj mobiliziĝis en Portugalio kaj Italio sabaton por protesti kontraŭ la novaj rigorecaj aranĝoj anoncitaj de siaj registaroj por regi la publikajn deficitojn.
En Italio, ĉirkaŭ 70.000 personoj laŭ la sindikatoj, 50.000 laŭ la aŭtoritatoj, protestis en Romo.
« Ni protestas kontraŭ rigoreco kiu ruinigas la landon », eksplikis Piero Bernocchi, el sendependa sindikato Cobas.
Laŭ li, ĝi « ne atingis sian celon, kiu estis redukti la ŝuldon, dum la politika klaso daŭras kun siaj privilegioj ».
La itala Parlamento komencis ekzamenon de la buĝeto por la venonta jaro, kiu entenas gravajn tranĉojn en la socialaj prestaĵoj.
Kolizioj
Kolizioj oponis centon da kupuĉvestitaj manifestaciantoj al la polico ĉirkaŭ la itala ministrejo pri Financoj, dum la montrofenestro de bankagentejo Unicredit estis detruita per ŝtonĵetoj. Dekkvin personoj entute estis arestitaj, dum du policistoj estis vunditaj en tiuj alfrontiĝoj, anoncis la polico.
Koleraj portugaloj
En Portugalio, la manifestaciantoj defiladis sur la pontoj de ambaŭ plej grandaj urboj, Lisbono kaj Porto, alvoke de CGTP, ĉefa sindikata centralo proksime de la komunisma Partio.
En Porto, miloj da personoj trairis piede la ponton do Infante kiu interkomunikigas ambaŭ bordojn de la Doŭro, riverego kiu trairas tiun nordan urbon.
En la portugala ĉefurbo, la protestantoj transiris la faman ponton de 25-a de aprilo, kies nomo venas de la revolucio kiu renversis la salazaran diktaturon en 1974, per ĉirkaŭ 400 busoj. La organizantoj ne konigis taksadon pri la nombro de partoprenantoj.
Temas pri la unua granda manifestacio en Portugalio post malkaŝo mardon de nova rigoreca aranĝo en la buĝeta projekto por 2014 kiu perforte tuŝos la aĉetpovon de funkciuloj kaj pensiuloj.