22/10/2013
Tiun 19an de oktobro, tago por rajto al loĝado estis organizita en pluraj eŭropaj ĉefurboj.
En Parizo, Placo Respubliko, 200 partoprenantoj estis blokitaj de la polico, dum la kolektiĝo estis permesita, laŭ la organizantoj.
La manifestaciantoj estis ĉirkaŭitaj surloke dum pli ol 5 horoj, suferante pri klabfrapoj de la policistoj.
Kvar personoj estis vunditaj, inter kiuj almenaŭ unu estis hospitaligita.
Jean-Baptiste Eyraud (foto), porparolanto de la asocio « Rajto al loĝado » vundita (du ripoj rompitaj), denuncis « neakcepteblajn perfortaĵojn ».
Laŭ la Maldekstra partio, « tiu epizodo konfirmas unu fojon pli kiom tiu registaro, servema fronte al financaj potencoj, estas perfortema kun la popolo ».
De Berlino al Budapeŝto kaj Ateno, Amsterdamo kaj Madrido, la iniciatintoj de la tago petis interalie « urĝan rekvizicion de la malplenaj loĝejoj, efektivigon de striktaj kontroloj pri luprezoj en la publika kaj privata sektoroj, finon de spekulacio kaj malŝtatigo en la loĝada sektoro ».
En Romo, la manifestacio kontraŭ ekonomia rigoreco kolektis 60.000 personojn.
En Kipro, por helpi la luprenantojn kaj la etajn komercistojn, la Parlamento voĉdonis la 17an de oktobro leĝon trudantan malaltiĝon de 15% ĝis 20% la luprezojn kaj la komercajn lukontraktojn. Leĝo aprobita de … la surlokaj socialistoj.