Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2014 7 30 /11 /novembre /2014 17:31
Hispanio : miloj da manifestaciantoj en « Marŝado por digneco »

30/11/2014

Foto : Manifestaciantoj dum la « Marŝado por digneco » en Madrido por protesti kontraŭ rigoreco, la 29an de novembro 2014 - Pierre-Philippe Marcou AFP

Miloj da personoj surstratiĝis sabaton en Madrido, Barcelono kaj aliaj hispanaj urboj kontraŭ mizero. Ili akuzas la « koruptitan » politikan klason, konstatis ĵurnalistoj. « Pano, hejmo, laboro », estis skribita sur granda flagrubando malvolvita de manifestaciantoj apud la stacidomo Atoŝa en Madrido de kie ili planis atingi la placon Puerta del Sol, en la centro. « Si se puede, si se puede! » (Jes, tio eblas !) ili skandis, kiel eĥo al « Yes we can » de Barack Obama en 2008.

Agustin Carretero, vireto kiun ĉiuj volas foti kun lia granda vulturo glisanta super la manifestaciantoj, vivas en apartamento je 50 metraj kuboj kun du infanoj, ses kaj ok-jaraĝa. Li pagas luprezon de ĉirkaŭ 500 eŭroj. Lia loĝejo, konstruaĵo de moderaj luprezoj, estas vendita al konstruinvestisto, kaj en 2018 li devos elekti, jen aĉeti ĝin kontraŭ 140.000 eŭroj, jen foriri, li rakontas. Ili estas pli ol 2.300 en tiu kazo. « La investisto aĉetis ilin kontraŭ po averaĝe 600.000 eŭroj kaj nun li volas vendi ilin duoble aŭ trioble pli al tiuj kiuj enloĝas ilin », li incitiĝas denuncante rigorecan Hispanion.

Preskaŭ 24% el la hispanoj estas sen laboro, eĉ se ekonomia kresko ŝajne atingos 1,3% en 2014, « plej forta kresko en la eŭrozono », laŭ la registaro.

« Kion babiladas la registaro, tio estas propagando. La krizo daŭras. Ili plu trudas eltranĉojn en sano, edukado (…), privatigas instruadon », eksplikas Carlos, alia manifestacianto, 48-jaraĝa. Laŭ tiu administra dungito, sen laboro de unu jaro kaj duono, sen rajtoj post kvin monatoj, la tagoj iras de vivprotokolo al vivprotokolo, en daŭra barakto ». Por la salajruloj, triono ricevas po maksimumon 645 eŭrojn monate. El 46,5 milionoj da loĝantoj, pli ol kvin estis helpitaj de la Ruĝa Kruco, kiu taksas ke 84% estas minacataj de malriĉeco.

http://www.lefigaro.fr/flash-eco/2014/11/30/97002-20141130FILWWW00056-des-milliers-de-manifestants-en-espagne.php

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }