12/06/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/teksa-laboristoj-maldungitaj-post-striko
Preskaŭ 300 kamboĝaj laboristoj de la konfekcia sektoro dungitaj de sub-traktanta entrepreno de Nike estis maldungitaj ĉar ili partoprenis al striko kiu okazigis koliziojn kun la polico, oni eksciis el sindikataj informfontoj.
Miloj da laboristoj de la kompanio Sabrina Garment Manufacturing strikis de la 21a de majo por siaj salajraj depostuloj. Laŭ sindikato, 288 laboristoj estis maldungitaj la 6an kaj 7an de junio ĉar ili partoprenis strikon.
Laŭ la maldungaj leteroj viditaj de Reuters, la laboristoj estis eksigitaj ĉar ili malobservis la laborkodon kaj la internan regularon de la uzino, dum la manifestacioj de la 27a kaj 3a de junio, kiu okazigis alfrontiĝojn kun la polico. La entrepreno ne deziris komenti.
Kamboĝo, kie la teksaĵa sektoro dungas 300.000 personojn, estas ĝenerale konsiderata kiel modela lando sur la kampo de fabrikado de vestaĵoj je malalta kosto, ĉar la Internacia Organizaĵo de Laboro kontrolas la kondiĉojn de salajroj kaj laboro.
La nombro de strikoj – 134 – tamen preskaŭ kvarobliĝis pasintan jaron, laŭ la Garment Manufacturers Association of Cambodia (GMAC), la sektora asocio.
De jarkomenco, 48 strikmovadoj estis nombritaj, t.e pli ol por la tuta jaro 2011.
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/teksa-laboristoj-maldungitaj-post-striko