23/09/2013
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/instruistoj-lan-as-senliman-strikon-por-salajraj-depostuloj
La instruistoj de privataj establaĵoj de Eburbordo lanĉis « senliman » strikon por salajraj depostuloj, eksciis la retpaĝaro Xinhua sabaton fare de sindikatanoj.
Dum gazetara kunveno, la malkontentaj instruistoj decidis ekstriki en la venontaj tagoj por « aŭdigi sin ».
Laŭ la ĝenerala sekretario de la Nacia sindikato de instruistoj de la laika privata sektoro de Eburbordo (SYNEPLACI), Oumar Camara, la decido plenumi laborhaltigon ekde lundon estigis post pluraj periodoj da atendo kaj nekontentigaj promesoj.
« Niaj depostuloj koncernas plurajn punktojn inter kiuj la nepagitaj salajroj, la repago de kelkaj sumoj eltiritaj, kaj la monkompensoj pri sano », precizigis S° Camara.
« Ni laciĝas atendi la reguligadon de nia sociala situacio », li aldonis.
La instruistoj postulas aliparte rekomencon de la intertraktadoj rilate la kolektivan konvencion.
La striko de la instruistoj de la eburborda privata sektoro intervenas nur kelkajn tagojn post la oficiala komenco de la lernojaro.
Pluraj loĝantoj, interalie gepatroj de lernantoj, sin deklaris maltranvilaj fronte al tiu alia minaco de blokado post la malordigoj de la precedenca lernojaro pro striko.