12/06/2012
Amnesty International France, la CCFD-Terre Solidaire http://eo.wikipedia.org/wiki/CCFD kaj Oxfam France ricevis malpermeson, ĉi-lunde, aliri la armil-foiron Eurosatory en Villepinte, kie retroviĝas la plej gravaj eksportistoj pri armilaro. Iliaj reprezentantoj buŝoŝtopiĝis simbole antaŭ la enirejo por protesti kontraŭ tiu malpermeso.
« Tri semajnojn antaŭ la malfermado de la ONU-konferenco pri internacia Traktado por la Armilara Komerco (TAK) », la tri NRO-oj, « zorgemaj pri la reguligado de la armil-translokado por protekti la civilan loĝantaron », asertas ke oni rifuzis al ili la alirejon en la foiron « por la unua fojo ». ili opinias ke temas pri « tre zorgema signo de la industriistoj kaj de la registaro rilate la volon ĉesigi la opakecon kiu daŭre karakterizas tiun komercon », dum « multaj ekspoziciantoj en la foiro eksportis armilojn al lokoj kaj en kunteksto en kiu iliaj ekipaĵoj povis ebligi aŭ faciligi gravajn malobservadojn de la internacia rajto ».
Unua alirpeto, esprimita « antaŭ preskaŭ unu monato » estis rifuzita, la « ŝtataj organizoj » pretekstante ke « ili ricevis informojn pri ebla agado de Oxfam », eksplikis al AFP Jean-Albert Epitalo, ĝenerala kundelegito de la Grupo de Francaj Industrioj pri Surtera Defendo. Sed li proponis ke renkontiĝo povu organiziĝi « post la foiro », li precizigas.
La NRO-oj petis denove la 22an de majo renkontiĝon kun la industriistoj pri la TAK kaj aliron al la foiro. Koncerne la aliron, « la decido de la industrioj pri defendo kaj surtera sekureco, validita dum ekzekutiva buroo de la Grupo de Francaj Industrioj pri Surtera Defendo surbaze de la ŝtata decido estis plua rifuzo de aliro al foiro, rezervita al profesiuloj de la sektoro », li aldonas.
« La industriistoj opiniis ke tiu foiro, agnoskita kiel monda referenco, estas nek la loko nek la momento favora por akcepti NRO-ojn, eĉ trudi ĝian ĉeeston al la multnombraj industriistoj aŭ fremdaj oficialaj delegitaroj » precizigas S° Epitalon.
Teksto : AFP Video : FANNY LESBROS
http://www.youtube.com/watch?v=X0fYsXO2dQ4
http://www.demosphere.eu/node/30331
http://www.aljazeera.com/video/europe/2012/06/2012611201118706217.html