Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mars 2024 1 18 /03 /mars /2024 10:37

18/03/2024

Pli ol ok jarojn post la malkovro de la korpo kruele mutilita de Giulio Regeni, apud Kairo, la dua aŭdienco de la asiza proceso kontraŭ kvar egiptaj sekretaj agentoj, akuzataj pri la murdo de tiu itala doktoriĝanto 28-jara okazas ĉi-lunde 18an de marto en Romo.

La familio Regeni kaj ties advokatoj esperas, ke la proceso ebligos atingi la veron koncerne la murdon de tiu itala studento, kiu finis sian tezon pri la egiptaj sindikatoj ĉe la momento de lia murdo – tiklega temo en Egiptio.   

Dum tiu aŭdienco, la juĝistoj devige decidos pri la juraj postuloj emfazitaj de la advokatoj de la akuzitoj pri la murdo de Giulio Regeni: la generalo Tareq Saber, la koloneloj Aser Kamal kaj Hicham Helmi, kaj la komandanto Magdi Cherif.

Iliaj advokatoj opinias, ke ili ne povas esti juĝitaj pro kontumaco en Italio, male al la decido de la konstitucia Kortumo en 2023. Laŭ tiu decido, eĉ se la egiptaj aŭtoritatoj rifuzas provizi la adresojn de la sekretaj agentoj al Italio, tio ne malhelpas la aplikadon de la itala jurisdikcio.                 

Ĉu tiu proceso fine solvos la aferon ? Dimanĉon 17an de marto, Giorgia Meloni iris al Kairo kadre de akordo de kooperado inter Eŭropo kaj Egiptio koncerne interalie la migradajn demandojn.  

Marĝene de gazetkunveno, post agnosko, ke ili ne priparolis la kazon de Giulio Regeni kun la prezidento al-Sisi, ŝi deklaris: « proceso okazas kaj ni plu provos progresi al vero kaj justico. »  

Ni memoru, ke ampleksa akordo de partnereco, ĝis sumo de 7,4 miliardoj da eŭroj, estis subskribita dimanĉon inter la prezidento Abdel Fattah al-Sisi kaj la prezidentino de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, akompanata de aliaj eŭropaj estroj, inter kiuj la ĉefo de la itala registaro.

La akordo inter EU kaj Egiptio celas interalie subteni la landon en plena ekonomia krizo.

24/07/2016

Egyptio : Internacia Amnestio akuzas Egiption pri forkaptoj kaj torturoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/07/egyptio-amnestio-akuzas-egiption-pri-forkaptoj-kaj-torturoj.html

17/02/2016

Egiptio : Labourstart Kampanjo : torturo kaj murdo de Giulio Regeni

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/egiptio-labourstart-kampanjo-torturo-kaj-murdo-de-giulio-regeni.html

15/02/2016

Egiptio : pensiga rivelado pri la morto de la itala studento en Kairo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/egiptio-pensiga-rivelado-pri-la-morto-de-la-itala-studento-en-kairo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }