Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 novembre 2023 4 16 /11 /novembre /2023 10:52
Juan Carlos Tomasi/MSF

16/11/2023

Tiujn lastajn kvin semajnojn, almenaŭ 190 Palestinanoj estis mortpafitaj en okupaciata Cisjordanio. Defendantoj de Homaj rajtoj opinias, ke israelaj soldatoj kaj policistoj de nun « povas agadi libere ».

En Cisjordanio, okupaciata de antaŭ 56 jaroj, kaj kie kolonioj vastiĝas jaron post jaro, la ritmo de ekspedicioj de la israela armeo kreskas, la frapoj kontraŭ la rifuĝejoj multobliĝas kaj la mortintoj amasiĝas.

Jam pli ol 190 Palestinanoj estis tie mortigitaj de post la 7a de oktobro, laŭ la palestina ministrejo pri Sano. Preskaŭ la sama nombro ol dum la naŭ unuaj monatoj de la jaro : 208 laŭ la ministrejo.

Laŭ Ijad Haddad, de la NeRegistara Organizaĵo B'Tselem, « la kazoj de Palestinanoj mortigitaj per kuglo, kiujn ni ekzamenis pruvas, ke la israela armeo kaj la kolonianoj de nun rajtas pafi al Palestinanoj en Cisjordanio, el senprecedenca maniero ».

Antaŭ semajno, sur la loko de atako kontraŭ israela policistino en Jerusalemo, la israela ministro pri Nacia sekureco Itamar Ben Gvir estis klara: « zero toleremo: okaze de dubo, neniu dubo ». La atakanto estis mortpafita.

 

Kore de la urboj

Pli ol 190 Palestinanoj estis mortpafitaj en okupaciata Cisjordanio tiujn kvin lastajn semajnojn laŭ NROj, laŭ medicinaj informfontoj kaj atestantoj. Plejparte estis mortigitaj dum israelaj ekspedicioj ĝis la koro de la palestinaj urboj aŭ dum kolizioj, kiuj sekvis tiujn ekspediciojn.

La israela armeo certigas, ke ĝiaj operacoj respondas al « signifa kresko de teroristaj atakoj » en okupaciata Cisjordanio kun « pli ol 550 provoj de atencoj de post la komenco de la milito ».

En Tulkarm, sep Palestinanoj estis mortigitaj dum surprizatako en la nokto de mardo ĝis merkredo. Tsahal pravigas tiun atakon per la malkovro de eksplodaĵoj metitaj sur vojoj.

Lundon kaj mardon, du aliaj Palestinanoj estis mortigitaj en Hebrono. En Ĵenino, la lasta operaco de Tsahal okazigis 14 mortintojn pasintsemajne.

Israelaj kolonianoj ŝajne ankaŭ kondukas atakojn kontraŭ Palestinanojn, kiuj surhavas la uniformon de la sekurecaj fortoj, laŭ raportoj de NROj.     

La israela armeo ankaŭ arestis pli ol 1 400 personojn en okupaciata Cisjordanio de post la 7a de oktobro, krom Orienta Jerusalemo en tiu kalkulo, kaj deklaris, ke plejparte de la personoj enkarcerigitaj estas suspektitaj havi ligilojn kun la Hamaso..         

Ĵurnalistoj tra Cisjordanio konfirmas, ke ili malpli ofte vidas pafojn de larmigaj gasoj, kutime utiligitajn, de post la komenco de la milito. 

29/06/2023

Cisjordanio: la ĉefo de Unuiĝintaj Nacioj kondamnas la projekton de konstruado de pli ol 5 500 loĝejoj en la israelaj kolonioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/cisjordanio-la-cefo-de-unuigintaj-nacioj-kondamnas-la-projekton-de-konstruado-de-pli-ol-5-500-logejoj-en-la-israelaj-kolonioj.html

26/05/2023

Palestinaj teritorioj: perforta atako de israelaj kolonianoj kontraŭ la vilaĝo Burka

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/palestinaj-teritorioj-perforta-atako-de-israelaj-kolonianoj-kontrau-la-vilago-burka.html

14/02/2023

Raportantoj de Unuiĝintaj Nacioj akuzas Israelon pri « hejmocido » kontraŭ la Palestinanoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/raportantoj-de-unuigintaj-nacioj-akuzas-israelon-pri-hejmocido-kontrau-la-palestinanoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }