Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mars 2022 1 07 /03 /mars /2022 14:20

07/03/2022

En Rusio, la kontraŭmilitaj manifestacioj suferas viglegan represion. Pli ol 4 000 manifestaciantoj estis arestitaj dimanĉon en 50 urboj de la lando.

Plejparte el la manifestaciantoj eĉ ne provas rezisti, ĉar ili konas la riskojn.

Sed ili plu krias siajn konvinkojn : « Ne al la milito », « Putin, aĉulo ».

« Ni spertas represion, la polico kaptas la homojn, kaj kuntrenas ilin unu post la alia, tio estas koŝmaro », krias manifestacianto.

Posttagmeze de la 6a de marto en Moskvo, la policistoj sisteme kontrolas kaj kaptas la homojn ekde ilia surstratiĝo.

 

Pli ol 4 000 arestoj en la tuta lando

La manifestaciantoj rendevuis posttagmeze en pli ol kvindek urboj de la rusia lando. « Ĉesigu memvole partopreni al nepermesita kolektiĝo », avertas la aŭtoritatoj.

Neniam la represio estis tiel perforta. Pli ol 4 000 arestoj okazis hodiaŭ en tuta Rusio.

Eĉ ekster manifestacioj, ĉia esprimlibereco estas kontrolata. La enhavo de la mesaĝoj estas inspektata. Kelkaj preferas foriri pro timo de la reprezalioj. Tio estas la kazo de francparolanta reĝisorino, kiu aŭdacis diri, ke ŝi kontraŭas la militon. Je iu ajn momento, ŝi riskas enkarcerigon kaj do decidis forlasi la landon. 

Antaŭ ol atingi la havenon, ŝi zorge nuligas ĉiujn siajn alirojn al la sociaj retoj. 

05/03/2022

Rusio plifortigas la represion kontraŭ la opoziciantoj al la milito kaj kontraŭ la amaskomunikiloj, dum invado de Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/rusio-plifortigas-la-represion-kontrau-la-opoziciantoj-al-la-milito-kaj-kontrau-la-amaskomunikiloj-dum-invado-de-ukrainio.html

28/12/2021

Rusio : la Supera kortumo malfondas la NeRegistaran Organizaĵon "Memorial", piliero de la defendo de liberecoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/rusio-la-supera-kortumo-malfondas-la-neregistaran-organizajon-memorial-piliero-de-la-defendo-pri-liberecoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }