Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 octobre 2023 2 17 /10 /octobre /2023 15:40

17/10/2023

Bildo : Sindikatismo ne estas krimo

Dum la kampanjo de la Sendependa sindikato de la laboristoj pri sano, farmacio kaj sociala medio de Kartvelio (HSMCTU) por altiĝo de salajroj de januaro ĝis majo 2023, 63 urĝistaj kuracistoj estis maldungitaj post sukcesaj protestoj.

La dunganto (la kunordiganta centro pri urĝaj situacioj kaj urĝaj asistoj de Kartvelio) submetis la kuracistojn al ekzameno de aprilo ĝis septembro 2023, kaj strange, nur tiuj, kiuj partoprenis la manifestaciojn, kvankam spertaj kuracistoj kun 10 ĝis 30 jaroj da profesia senriproĉa spertado, malsukcesis al la ekzamenoj.         

Retmesaĝo :  

Ni postulas reenpostenigon de ĉiuj dungitoj, maldungitaj pro sia partopreno al la manifestacioj de la urĝistaj kuracistoj. Haltigu la represion, komencu intertraktadojn, respektu la asocian rajton. Anstataŭigu la neklaran ekzamenon por la spertaj kuracistoj per kurso por plibonigo de la kvalifikoj, ekskludu la nekompetentajn personojn el la ekzamena komitato, kaj ebligu partoprenon de la sindikataj reprezentantoj en la procezo pri ellaboro de la programo de la kurso, cele al garantio de travidebleco kaj senpartieco en la procezo pri takso de konoj.

Respektu la pacajn rajtojn al kunsidoj, al pacaj protestoj, subtenu la rajton sindikataniĝi, ĉesigu tuj la represion kontraŭ la urĝecaj medicinaj laboristoj, kaj engaĝu dialogon kun la sindikato.      

Partnerece kun EPSU – La Eŭropa Sindikato de la Publika Servo

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }