18/10/2023
La detruado de la baraĵo de Kakovko fare de Rusio okazigis preskaŭ 14 miliardojn da dolaroj da damaĝoj al Ukrainio, laŭ raporto publikigita de Unuiĝintaj Nacioj la 17an de oktobro.
La raporto, kunverkita de UN kaj de la ukraina registaro malkaŝas, ke la tujaj damaĝoj ligitaj al la detruado de la baraĵo kaj la inundoj, kiuj sekvis, okazigis ĉirkaŭ 2,79 miliardojn da dolaroj da domaĝoj al la infrastrukturoj, kun totala perdo, kiu superas 11 miliardojn da dolaroj.
Tiu nombro inkluzivas ankaŭ la longtempan efikon kontraŭ la naturo, malfacile kalkuleblan.
Ĉirkaŭ 1,1 miliardo da dolaroj da damaĝoj aparte okazis koncerne la konstruaĵojn kaj 1,26 dolaroj da perdo koncerne la energiajn infrastrukturojn.
Krom la enkalkulo de la domaĝoj mez- kaj longtempe, la raporto kalkulas ankaŭ la grandegajn kostojn pri restarigo kaj rekonstruado, kiuj atingas 5 miliardojn da dolaroj. Pli ol 1,8 miliardoj da dolaroj estos necesaj tuje kaj mallongtempe.
La raporto malkaŝas, ke la inundoj, kiuj sekvis, tuŝis pli ol 100 000 personojn, inter kiuj 29, kies morto povas esti imputita al la detruado de la baraĵo kaj ĝiaj konsekvencoj, kaj ke 28 personoj estis vunditaj.
Preskaŭ miliono da personoj ne plu havas alireblecon al trinkebla akvo kaj 140 000 personoj ne plu havas elektron.
Ankaŭ la ukraina kultura heredaĵo suferis konsiderindajn damaĝojn, kiel la inundo de la domo de la fama ukraina pentristino Polina Raiko, transformita en muzeon.
La raporto aldonas, ke la restarigo kaj la rekonstruado verŝajne povus daŭri ĝis 2033.
La 6a de junio, la rusiaj fortoj eksplodigis la baraĵon ligitan al la hidroelektra centralo de Kakovko, liberigante torenton da superakvo, kiu tuŝis 80 koloniojn en la provincoj Dnipropetrovsko, Ĥersono, Mikolajivo kaj Zaporiĵo.
https://kyivindependent.com/destruction-of-kakhovka-dam-causes-almost-14-billion-in-damage/
https://www.youtube.com/watch?v=Oj1-T7FCKh0&list=PLmOj0Ur_xinT74GNCvLgdgeDqZOelZ5J7
06/07/2023
Milito en Ukrainio: monaton post la detruado de la baraĵo de Kakovko, la poluado atingas « la nord-okcidentan parton de la Nigra maro »
04/10/2023
En la liberigitaj vilaĝoj de Ukrainio, la inferoj de minoj estas obstaklo al la rekomenco de normala vivo
23/06/2022
Milito en Ukrainio : laŭ Unesko, 152 kulturaj lokoj estis detruitaj en la lando