Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mai 2024 4 30 /05 /mai /2024 14:51
HINDUSTAN TIMES/SIPA

30/05/2024

Rekorda temperaturo ĝis 52,3°C estas registrita merkredon en Nov-Delhio, ĉefurbo de Barato. Tio estas nacia rekordo, anoncis la meteologiaj servoj.

Ĝi estis registrita merkredon posttagmeze en la ĉirkaŭurbo de Nov-Delhio en Mungeshpur, fare de la meteologia departemento de la lando, kaj superas ĝis pli ol unu Celsia grado la precedencan nacian rekordon, kiu estis registrita en la dezerto de Raĝastano. La barataj meteologiaj servoj jam menciis precedencan rekordon en Nov-Delhio ĝis 49,9°C.

 

Ruĝa sanitara alarmo

La aŭtoritatoj de la urbo, kie loĝas ĉirkaŭ 30 milionoj da homoj starigis ruĝan sanitaran alarmon dum merkredo, kie temperaturoj similaj al la antaŭa tago estis atingitaj. Ili atentigis kontraŭ « tre forta ebleco de disvolviĝo de malsanoj ligitaj al la varmo, kaj varmofrapoj je ĉiu ajn aĝo ». Ili alvokis al « ekstrema prigardado » koncerne la vundeblajn personojn. La ondo de varmo en la centro kaj nord-okcidento de Barato « ŝajne iom-post-iom malintensiĝos ekde ĵaŭdo », laŭ la barata meteologio.

 

Risko de akvo-manko

La aŭtoritatoj de Nov-delhio atentigis kontraŭ risko de akvo-manko. Interrompoj de provizoj jam okazis en kelkaj lokoj. La ministro pri Akvo, Atishi Marlena, alvokis al « kolektiva respondeco » de la loĝantoj por eviti malŝparon, raportis merkredon la ĵurnalo Times of India. « Por solvi la problemon de akvo-manko, ni adoptis serion da aranĝoj kiel redukto de akvo-provizado de dufoje tage ĝis unufoje tage en multaj regionoj », deklaris S-ino Atishi, laŭ la Indian Express. « La akvo tiel ŝparita estos porciumita kaj disdonita en la zonoj, kiuj frontas akvo-mankon kaj kie la provizado daŭras nur 15 ĝis 20 minutoj tage », ŝi aldonis.

 

53°C en Pakistano

Ankaŭ la apuda Pakistano spertis fortajn ondojn da varmo, kun maksimumo de temperaturo taksita ĝis 53°C en la regiono Sindo, landlimo de Barato. La meteologia buroo de Pakistano menciis, ke ĝi atendas malaltiĝon de temperaturo ekde merkredo sed avertis, ke aliaj varmaj ondoj okazos en junio.

19/04/2024

Sahelo: La « homdevena » klimata ŝanĝiĝo kulpas pri la mortiga varmo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/sahelo-la-homdevena-klimata-sangigo-kulpas-pri-la-mortiga-varmo.html

08/04/2024

Zambio: malsato tuŝas pli ol milionon da infanoj, alarmas NeRegistara Organizaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/zambio-malsato-tusas-pli-ol-milionon-da-infanoj-alarmas-neregistara-organizajo.html

20/09/2923

Biodiverseco: sciencistoj alarmas pri perdo de tutaj branĉoj de la « arbo de vivo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/biodiverseco-sciencistoj-alarmas-pri-perdo-de-tutaj-brancoj-de-la-arbo-de-vivo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }