Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2022 1 04 /07 /juillet /2022 19:36
AFP - ARIS MESSINIS

04/07/2022

Bildo: Virino en la ruinaĵoj de domo en Slovjansk, Donbaso, la 1an de junio.

De post la komenciĝo de la milito en Ukrainio, miloj da eksterlandanoj venas de la tuta mondo por batali kontraŭ la rusia armeo. Inter tiuj soldatoj, la mediato "franceinfo" sukcesis pridemandi Rusianojn, kiuj opozicias la reĝimon de Vladimir Putin.

« Mi ne reiros al Rusio », diras Igor presksaŭ ridetante. Por fronti la rusian invadon de Ukrainio, la ukrainiaj trupoj estas helpataj de miloj da eksterlandaj batalantoj, inter kiuj kelkaj eĉ devenas de Rusio. Igor ekzemple, devenas de Kandalakŝa apud la Finnlanda landlimo. De sep jaroj, la rusia batalanto estas deplojita en Donbaso. « Mi ideologie batalas de 2010, milite de 2015 », eksplikas tiu eks-inĝeniero, aktivulo pri Homaj rajtoj.           

Igor lacas, li ripozas malproksime de la batalfronto, kie de kvar monatoj la kremla armeo bombadas senĉese. Tiujn lastajn semajnojn, la bataloj aliparte intensiĝis. Post Severodonieck, la Rusianoj konkeris Lisiĉajnsk, dimanĉon 3an de julio. Sed li certigas : malgraŭ la mortintoj kaj la konflikto, kiu enplektiĝas, li venis tien « por lukti, por batali ».

 

« Cerbolavado »

« Mi estis atestanto pri maljusteco kaj foresto de libereco spertita de la loĝantaro. La reĝimo senĉese mensogas, same kiel dum la Sovetunia periodo. Pro tio mi kontraŭis tiun nehumanan reĝimon » li precizigas.

Li konfidis, ke li estis hororigita de la krimoj plenumintaj de la soldatoj de la rusia armeo, interalie en Buĉa : « Plejparte de ili estis viktimoj de cerbolavado, sed tio ne estas pravigo. Ili estas murdistoj, seksperfortistoj kaj rabistoj. »           

La rusia armeo suferis grandan perdon de post la komenciĝo de la invado de Ukrainio.  Laŭ la ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij, pli ol 30 000 rusiaj soldatoj estis mortigitaj. « Tio estas grava tributo, sed tio estas la paginda prezo por kontentigi la imperiismajn ambiciojn de la rusiaj estroj subtenataj de la loĝantaro », opinias Igor. Laŭ li, la rusiaj estroj dividas la saman mondkoncepton ol Vladimir Putin, kio igas neverŝajna ŝanĝon de reĝimo post mallonga tempo.

La militisto, malproksime de sia naskiĝloko certigas : lia « plej granda deziro estas akiri la ukrainian naciecon ».          

Video: Slovjansko kaj Kramatorsko estas draste bombaditaj de la rusia armeo

Pasintan dimanĉon, multegaj pafoj de grenadĵetiloj al Slovjansko okazigis « multajn mortintojn kaj vunditojn », anoncis la urbestro de tiu urbo oriente de Ukrainio sub la premo de la rusia armeo.

Tetiana Ignaĉenko, porparolantino de la regiono Donecko, al kiu apartenas Slovjansko precizigis al la mediato Suspilne, ke tiuj frapoj okazigis « ses mortintojn kaj dek kvin vunditojn », kaj refaris la alvokon de la aŭtoritatoj al la loĝantoj, ke ili forlasu la regionon, dum la frontlinio estas nur kelkajn kilometrojn de Slovjansko.

Laŭ la ukrainiaj mediatoj, unu el la urbaj foiroj estis flamigita post unu el tiuj frapoj.

Pli sude, la urbo Kramatorsko, administracia centro de Donbaso sub ukrainia kontrolo, estis trafita duan sinsekvan fojon de raketoj "Smertch", laŭ la urbestro de la urbo Oleksandr Gontcharenko.

Tiuj frapoj, kiuj tuŝis loĝatan kvartalon kaj neokupitan hotelon, ne okazigis viktimojn, li precizigis.

Slovjansko kaj Kramatorsko, ambaŭ simbolaj urboj plu estas sub la minacoj de la rusiaj urboj, precipe de post la avanco de la rusiaj fortoj. Tiuj ĉi asertas, ke ili konkeris Lisiĉanskon. La ukrainia armeo konfirmis sian eksigon de tiu municipo.          

07/03/2022

Milito en Ukrainio : perforta represio en Moskvo dum kontraŭmilitaj manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-perforta-represio-en-moskvo-dum-kontraumilitaj-manifestacioj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }