Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 février 2021 6 06 /02 /février /2021 22:24
S° Tan Sri Datuk Amar James Jemut

06/02/2021

La konstruado de barilo sur la insulo Borneo estas malajzia projekto, kies celo estas fermi la landlimon inter Saravako, la malajzia parto de la insulo, kaj Kalimantano, indonezia parto, al la indoneziaj kaŝlaboristoj. Laŭ ĝiaj kontraŭuloj, tiu ideo estas tute absurda kaj damaĝa.

«Por malhelpi la eniron de indoneziaj kaŝlaboristoj, la Ŝtatministro de Saravako, Tan Sri Datuk Amar James Jemut, deklaris sian volon konstrui muron aŭ barilon en strategiaj landlimaj lokoj, laŭlonge de 1032 kilometroj inter ambaŭ landoj».

La kosto de la konstruado estas taksita je 24 miliardoj da ringitoj (5 miliardoj da eŭroj), kritikas la indonezia magazino Tempo.

Kun la Ŝtato Sabaho, Saravako estas unu el la du Ŝtatoj de la Federacio de Malajzio situantaj en Borneo ; 73% el la teritorio de la tria plej granda insulo en la mondo apartenas al Indonezio sub la nomo Kalimantano, 26% al Malajzio, kaj 1% al Brunejo.

Laŭ enketo de la Monda Banko en 2019, el la 9 milionoj de indoneziaj migrantoj disigitaj en 150 landojn, 5,7 milionoj estas sendokumentuloj. En Saravako, ĉirkaŭ 20 000 el ili ŝajne laboras kontraŭleĝe, ĉefe en la plantejoj de oleopalmoj.  

Imitado de Donald Trump 

Tiu projekto ricevis aprobon de pluraj malajziaj politikuloj, sed aliaj vigle kontraŭas ĝin: «Kelvin Yii Lee Wuen, deputito de Bandar Kuching memorigis, ke antaŭ ol imitadi la prezidenton de Usono Donald Trump en la konstruado de landlima muro, Tan Sri Datuk Amar James Jemut pli bone priatentu la verajn demandojn por la longdaŭraj interesoj de Saravako. Laŭ li, la malajzia armeo havas bonajn rilatojn kun la indonezia nacia armeo. Tiuj bonaj rilatoj inter ambaŭ landoj subtenas la ekonomian kreskadon de Kalimantano kaj Saravako», mencias Malaysia Kini.

La malajzia ĵurnalo citas ankaŭ la acerbajn dirojn de Julian Tan Kok, eks-deputito de la distrikto Stampin, en Saravako:

«Tio estas giganta elspezo! Kian dikecon havu tiu muro, kaj kiom da tempo necesos por bari la tutan landlimon l 1032 kilometroj kun Kalimantano? Kaj kian politikan mesaĝon ni sendos al Indonezio konstruante tiun muron? Kun la nova indonezia ĉefurbo, kiu situiĝos en Borneo, estus pli bone koncentriĝi sur nia ekonomia kreskado, ke ni fariĝu grava ekonomia centro regionskale».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }